diff options
-rw-r--r-- | fondajxo.gmi | 38 |
1 files changed, 38 insertions, 0 deletions
diff --git a/fondajxo.gmi b/fondajxo.gmi new file mode 100644 index 0000000..f2c1c4e --- /dev/null +++ b/fondajxo.gmi @@ -0,0 +1,38 @@ +# FONDAĴO + +# Parto I: La Psikohistoriistoj + +## Ĉapitro 1 + +HARI SELDON--...naskiĝis la 11,988-an jaron de la Galaksa Epoko; mortiĝis la 12,069-an. La datojn oni plikomune donas terme de la nuna Fondaĵa Epoko kiel -79-a ĝi la jaro 1-a. Naskite al mezklasaj gepatroj sur Helikono, sektoro Arkturo (kie lia patro, en legendo de dubinda aŭtentikeco, estis tabakkultivisto en la hidroponaj plantoj de la planedo), li frue montris mirindan kapablon en matematikoj. Anekdotoj pri lia kapablo estas sennumeraj, kaj iuj estas kontraŭdiraj. Havante du jarojn, li laŭdire... +...Sendube liaj plej grandaj kontribuaĵoj estis kampe de psikohistorio. Seldon trovis la kampon malmulte pli ol aro de neklaraj aksiomoj; li lasis ĝin profunda statstika scienco... +...La plej bona ekzistanta aŭtoritato, kiun ni havas por la detaloj de lia vivo estas la biografio verkita de Gaal Dornick, kiu, kiel junulo, renkontis Seldon du jarojn antaŭ la mortiĝo de la granda matematikisto. La rakonto de la rekontiĝo... +ENCIKLOPEDIO GALACTICA (Ĉiuj citaĵoj el la Enciklopedio Galactica ĉi tie reproduktita estas prenita el la 116-a Eldono eldonita en 1020 F.E. de la Enciklopedio Galactica Eldona Kompanio, Terminuso, kun permeso de la eldonejo.) + + Lia nomo estis Gaal Dornick kaj li estis nur kamparknabo kiu neniam antaŭe vidis Trantoron. Tio estas, ne realvive. Li ja vidis ĝin multfoje per la hipervidilo, kaj okaze en gigantegaj tridimenciaj novaĵelsendoj kovrantaj Imperian Kronadon aŭ malfermon de Galaksa Konsilo. Kvankam li loĝis sian tuton vivon sur la mondo Sinakso, kiu cirklis stelon ĉe la randoj de la Blua Drivo, li ne estis fortranĉita de civilizo, vi vidu. Tiam, neniu loko en la Galakso estis. + Estis preskaŭ 25 milionoj da loĝataj planedoj en la Galakso tiam, kaj ne unu krom ŝuldis fidelecon al la Imperio kies sidloko estis sur Trantoro. Estis la fina duon-jarcento dum kiu tiun oni povis diri. + Por Gaal, ĉi tiu vojaĝo estis la senduba klimakso de lia juna, klerula vivo. Li estis en spaco antaŭe do la vojaĝo, kiel vojaĝo kaj ne pli, signifis malmulte al li. Certe li vojaĝis antaŭe nur distance ĝis la sola satelito de Sinakso por akiri la datumojn pri meteora drivado kiujn li bezonis por sia disertacio, sed kosmovojaĝo estis ĉio unu ĉu oni vojaĝis duonmilionon da mejloj aŭ tiom da lumjaroj. + Li ŝtaliĝis iomete por la Salto tra hiperspaco, fenonmeno kiu oni ne spertis en simplaj interplanedaj vojaĝoj. La Salto restis, kaj verŝajne ĉiam restos, la sola praktika metodo por vojaĝi inter la steloj. Vojaĝado tra ordinara spaco ne povis progresi pli rapide ol ordinara lumo (scienca scietaĵo kiu apartenis inter la aferoj konata ek de la forgesita tagiĝo de la homa historio), kaj tio signifus jarojn de vojaĝado inter eĉ la plej proksimaj loĝataj sistemoj. Per hiperspaco, tiu neimagebla regiono kiu estis nek spaco nek tempo, materialo nek energio, io nek nenio, oni povis kruci la longon de la Galakso en la intervalo inter du najbaraj momentoj de tempo. + Gaal atendis la unuan de tiuj Saltoj kun iom da timo milde kurbita en lia stomako, kaj ĝi finiĝis en nenio alia ol bagatela kruĉo, eta interna piedbato kiu ĉesiĝis ĵus antaŭ li povis konstati ke li sentis ĝin. Tio estis ĉio. + Kaj poste estis nur la ŝipo, granda kaj brilanta; la produktaĵo de 12,000 jaroj de Imperia progreso; kaj li mem, kun lia doktorego pri matematiko freŝe akirita kaj invito de la granda Hari Seldon por ke li venu al Trantoro kaj aliĝu la vastan kaj iom misteran Projekton Seldon. + Kion Gaal atendis post la seniluziiĝo de la Salto estis la unua vido de Trantoro. Li hantis la vidĉambron. La ŝtalaj ŝutrkovriloj estis rulataj reen ĉe anoncitaj tempoj kaj li ĉiam estis tie, rigardante la malmolan brilecon de la steloj, ĝuante la nekredeblan nebulan svarmon de stelamaso, kiel giganta aglomerado de fulgoroj kaptitaj mezmove kaj senmovigitaj eterne. Iam estis la malvarma bluo-blanka fumo de gasa nebulozo ene de kvin lumjaroj de la ŝipo, disvastiĝante sur la fenestro kiel distanta lakto, plenigante la ĉambron kun frosta nuanco, kaj malaperante elvide du horojn poste, post alia Salto. + La unua vido de la suno de Trantoro estis tio de malmola, blanka makulo preskaŭ perdita en miriado tia kaj rekonebla nur ĉar ĝi estis montrata de la ŝipa gvido. La steloj estis dikaj ĉi tie apud la Galaksa centro. Sed ĉiusalte, ĝi brilis pli hele, dronante la ceterajn, paligante kaj maldikigante ilin. + Oficiro travenis kaj diris, "Vido-ĉambro estos fermita por la cetera vojaĝo. Preparu por surteriĝo." + Gaal sekvis malantaŭe, kroĉante ĉe la maniko de la blanka uniformo kun la Stelŝipo-kaj-Suno de la Imperio sur ĝi. + Li diris, "Ĉŭ eblus lasi ke mi restu? Mi dezirus vidi Trantoron." + La oficiro ridetis kaj Gaal iomete ruĝiĝis. Okazis al li, ke li parolis kun provinca akcento. + La oficiro diris: “Ni surteriĝos sur Trantoro antaŭ la mateno." + "Mi volas diri, ke mi volas vidi ĝin el la spaco." + "Ho. Pardonu, mia knabo. Se ĉi tio estus spacjakto, ni eble povos fari ĝin. Sed ni ŝpinas malsupren, sunflanke. Vi ne dezirus esti blindata, brulata, kaj radiado-cikatrata ĉiuj samtempe, ĉu?" + Gaal komencis formarŝi. + La oficiro vokis malantaŭ li, “Trantor estus nur griza neklaro ĉiukaze, infano. Kial ne prenu spacturneon trafinte Trantoron. Ili malmultekostas." + Gaal rigardis reen. "Tre multan dankon." + Estis infane senti seniluziiĝe, sed infaneco venas preskaŭ tiel nature al viro kiel al infano, kaj estis bulo en la gorĝo de Gaal. Li neniam vidis Trantoron disvastiĝinta laŭ ĉiu ĝia nekredebleco, tiel granda kiel vivo, kaj li ne atendis devi atendi plilonge. + +# Parto II: La Enciklopediistoj + +# Parto III: La Urbestroj + +# Parto IV: La Komercistoj + +# Parto V: La Komercisto-Princoj |