From 64638998cb16b0c53bac422806c8143bf22eae96 Mon Sep 17 00:00:00 2001 From: Taegon Bel'orion Date: Fri, 29 Sep 2023 02:26:46 +0000 Subject: racio: Aldonis parton 1, ĉapitron 1 MIME-Version: 1.0 Content-Type: text/plain; charset=UTF-8 Content-Transfer-Encoding: 8bit --- racio.gmi | 38 ++++++++++++++++++++++++++++++++++++++ 1 file changed, 38 insertions(+) create mode 100644 racio.gmi diff --git a/racio.gmi b/racio.gmi new file mode 100644 index 0000000..426941c --- /dev/null +++ b/racio.gmi @@ -0,0 +1,38 @@ +# LA AĜO DE RACIO - Parto 1 + +## Ĉapitro 1: La Kredprofeso de la Aŭtoro + Estis mia intencio, dum plurjaroj pasintaj, publikigi miajn pensojn pri religio. Mi estas bone konscia de la malfaciloj akompanantaj la temon, kaj el tiu konsidero, rezervis ĝin por pli progresita periodo de la vivo. Mi intencis ke ĝi estu la finan proponon, kiu mi faros al miaj samcivitanoj de ĉiuj nacioj, kaj tio tempe kiam la pureco de la motivo kiu indukis min al ĝi ne povas esti pridubata, eĉ de tiuj, kiuj eble malaprobas la laboron. + La cirkunstanco kiu estas nun okazinta france, de la plena abolicio de la tuta naciordo de pastreco, kaj de ĉio rilata al devigaj sistemoj de religio, kaj devigaj artikoloj de fido, estas ne nur precipiginta mian intencon, sed plej necesigis ĉi tian verkon por ke en la ĝenerala vrako de superstiĉo, de falsaj sistemoj de registaro, kaj falsa teologio, ni ne perdas vidon de moraleco, de homeco, kaj de la teologio, kiu veras. + Kiel pluroj da miaj kolegoj, kaj aliaj da miaj samcivitanoj de franco, donis al mi la ekzemplon fari ilia volan kaj individuan kredprofeson, mi ankaŭ faros mian; kaj mi faras ĉi tion kun ĉiu la sincereco per kiu la hommenso komunikas kun si. + Mi kredas je unu Dio, kaj ne pli, kaj mi esperas feliĉeco preter ĉi tiu vivo. + Mi kredas la egalecon de homo, kaj mi kredas ke religiaj devoj konsistas el fari ĝustecon, ami kompaton, kaj provi feliĉigi niajn samestaĵojn. + Sed, por ke oni ne supozu, ke mi kredas multajn aliajn aferojn krom ĉi tiuj, mi deklaros, progrese de ĉi tiu verko, la aferojn, kiujn mi ne kredas, kaj miajn kialojn por ne kredi ilin. + Mi ne kredas je la kredo konfesita de la juda eklezio, de la roma eklezio, de la greka eklezio, de la turka eklezio, de la protestanta eklezio, nek de iu ajn eklezio pri kiu mi konas. Mia propra menso estas mia propra eklezio. + Ĉiuj naciaj institucioj de eklezioj, ĉu judaj, ĉu kristanaj, ĉu turkaj, ŝajnas al mi esti nenio krom homaj inventaĵoj starigitaj por timigi kaj sklavigi la homaron, kaj monopoligi potencon kaj profiton. + Mi ne intencas per ĉi tiu deklaro kondamni tiujn, kiuj kredas alie; ili rajtas sian kredon samkiel mi. Sed necesas por la feliĉo de homo, ke li estu mense fidela al si mem. Malfideleco ne konsistas el kredi aŭ malkredi; ĝi konsistas el konfesi kredi tion, kion li ne kredas. + Ne eblas kalkuli la moralan petolon, se mi povas esprimi ĝin, kiun mensa mensogado produktis socie. Kiam viro tiel koruptis kaj prostituis la ĉastecon de sia menso por aboni sian profesian kredon al aferoj, kiujn li ne kredas, li preparis sin por la farado de ĉiu alia krimo. Li prenas la komercon de pastro por gajno, kaj, por kvalifiki sin por tiu komerco, li komencas kun falsĵuro. Ĉu ni povas koncepti ion pli detruan de moralo ol ĉi tio? + Baldaŭ publikiginte la broŝuron COMMON SENSE usone, mi vidis la superantan probablon, ke revolucio en la registara sistemo estus sekvata de revolucio en la religia sistemo. La adulta rilato inter eklezio kaj ŝtato, kie ajn ĝi okazis, ĉŭ juda, kristana, aŭ turka, tiel efektive malpermesis, per doloroj kaj punoj, ĉian diskuton de establitaj kredoj, kaj de la unuaj principoj de religio, ke ĝis oni ŝanĝus la registaran sistemon, tiuj subjektoj ne povus esti alportitaj juste kaj malferme antaŭ la mondo; sed ke kiam ajn ĉi tiun estus farita, revolucio en la religia sistemo sekvus. Hominventoj kaj pastro-metiado estus detektitaj; kaj homo revenus al la pura, nemiksita, kaj nefalsita kredo de unu Dio, kaj ne pli. + +## Ĉapitro 2: De Misioj kaj Revelacioj +## Ĉapitro 3: Pri la Karaktero de Jesuo Kristo, kaj Lia Historio +## Ĉapitro 4: Pri la Bazoj de Kristanismo +## Ĉapitro 5: Ekzamenado Detala de la Antaŭaj Bazoj +## Ĉapitro 6: Pri la Vera Teologio +## Ĉapitro 7: Ekzamenado de la Malnova Testamento +## Ĉapitro 8: Pri la Nova Testamento +## Ĉapitro 9: El Kio Konsistas la Vera Revelacio +## Ĉapitro 10: Pri Dio kaj la Lumoj Ĵetitaj sur Lia Ekzisto kaj Atributoj de la Biblio +## Ĉapitro 11: Pri Kristana Teologio kaj la Vera Teologio +## Ĉapitro 12: La Efikoj de Kristanismo sur Edukado; Proponataj Reformoj +## Ĉapitro 13: Komparo de Kristanismo kun la Religiaj Ideoj Inspirataj de la Naturo +## Ĉapitro 14: Sistemo de la Universo +## Ĉapitro 15: Avantaĝoj de la Ekzistado de Multaj Mondoj en Ĉiu Sunsistemo +## Ĉapitro 16: Aplikado de la Antaŭo al la Sistemo de la Kristanoj +## Ĉapitro 17: Pri la Rimedoj Uzitaj en Ĉia Tempo, kaj Preskaŭ Universale, por Trompi la Popolojn +## Rekapitulo + +# LA AĜO DE RACIO - Parto 2 +## Antaŭparolo +## Ĉapitro 1: La Malnova Testamento +## Ĉapitro 2: La Nova Testamento +## Ĉapitro 3: Konkludo -- cgit 1.4.1-2-gfad0