From 6b57a1563884ec2f895e58fbe86025907b838fde Mon Sep 17 00:00:00 2001 From: Taegon Bel'orion Date: Sun, 8 Oct 2023 22:27:12 +0000 Subject: racio: Aldonis ĉapitron 6 MIME-Version: 1.0 Content-Type: text/plain; charset=UTF-8 Content-Transfer-Encoding: 8bit --- racio.gmi | 3 +++ 1 file changed, 3 insertions(+) (limited to 'racio.gmi') diff --git a/racio.gmi b/racio.gmi index dbc6d72..24924af 100644 --- a/racio.gmi +++ b/racio.gmi @@ -50,6 +50,9 @@ Ke multaj homoj kredis tiun ĉi strangan fablon kaj vivis tre bonajn vivojn sub ĉi tiu kredo (ĉar kredemo ne estas krimo) mi ne dubas. Unualoke, ili estis edukitaj por kredi ĝin, kaj ili kredus ion alian sammaniere. Estas ankaŭ multaj tiom entuziasme ravitaj de tio, kion ili imagas esti la senfina amo de Dio, farinte oferon de li mem, ke la impeto de la ideo malpermesis kaj malhelpis ilin ekzameni la absurdecon kaj profanecon de la rakonto. Ju pli nenatura io estas, des pli ĝi eblas iĝi objekton de admiraĉo. ## Ĉapitro 6: Pri la Vera Teologio + Sed se objektoj por dankemo kaj admiro estas nia deziro, ili ĉiuhore prezentas sin al niaj okuloj, ĉu ne? Ĉu ni ne vidas belan kreaĵon preparitan por akcepti nin tuj kiam ni naskiĝos--mondon metita en niajn manojn, kiu kostis al ni nenion? Ĉu ni lumigas la sunon, verŝas la pluvon, kaj plenigas la teron per abundo? Ĉu ni dormus aŭ maldormŭs, la vasta maŝinaro de la universo plu iras. Ĉu ĉi tiuj aferoj, kaj la benoj, kiujn ili indikas estontece, estas nenio por ni? Ĉu niaj krudaj sentoj povas esti ekscititaj de neniuj aliaj temoj krom tragedio kaj sinmortigo? Aŭ ĉu la malgaja fiereco de homo fariĝis tiel netolerebla, ke nenio povas flati ĝin krom la ofero de la Kreinto? + Mi scias, ke ĉi tiu kuraĝa esploro alarmos multajn, sed estus pagi tro grandan komplimenton al ilia kredemo forteni ĝin pro ilia konto. La tempoj kaj la temo postulas, ke ĝi estu farita. Disvastiĝas en ĉiuj landoj la suspekto, ke la teorio pri tio, kion oni nomas la kristana eklezio, estas fabla; kaj estos konsolo por homoj ŝanceliĝantaj sub tiu suspekto, kaj dubantaj kion kredi kaj kion malkredi, vidi la temon libere esplorita. Mi do pasas al ekzamenado de la libroj nomataj Malnova kaj Nova Testamento. + ## Ĉapitro 7: Ekzamenado de la Malnova Testamento ## Ĉapitro 8: Pri la Nova Testamento ## Ĉapitro 9: El Kio Konsistas la Vera Revelacio -- cgit 1.4.1-2-gfad0