# LA AĜO DE RACIO - Parto 1 ## Ĉapitro 1: La Kredprofeso de la Aŭtoro Estis mia intencio, dum plurjaroj pasintaj, publikigi miajn pensojn pri religio. Mi estas bone konscia de la malfaciloj akompanantaj la temon, kaj el tiu konsidero, rezervis ĝin por pli progresita periodo de la vivo. Mi intencis ke ĝi estu la finan proponon, kiu mi faros al miaj samcivitanoj de ĉiuj nacioj, kaj tio tempe kiam la pureco de la motivo kiu indukis min al ĝi ne povas esti pridubata, eĉ de tiuj, kiuj eble malaprobas la laboron. La cirkunstanco kiu estas nun okazinta france, de la plena abolicio de la tuta naciordo de pastreco, kaj de ĉio rilata al devigaj sistemoj de religio, kaj devigaj artikoloj de fido, estas ne nur precipiginta mian intencon, sed plej necesigis ĉi tian verkon por ke en la ĝenerala vrako de superstiĉo, de falsaj sistemoj de registaro, kaj falsa teologio, ni ne perdas vidon de moraleco, de homeco, kaj de la teologio, kiu veras. Kiel pluroj da miaj kolegoj, kaj aliaj da miaj samcivitanoj de franco, donis al mi la ekzemplon fari ilia volan kaj individuan kredprofeson, mi ankaŭ faros mian; kaj mi faras ĉi tion kun ĉiu la sincereco per kiu la hommenso komunikas kun si. Mi kredas je unu Dio, kaj ne pli, kaj mi esperas feliĉeco preter ĉi tiu vivo. Mi kredas la egalecon de homo, kaj mi kredas ke religiaj devoj konsistas el fari ĝustecon, ami kompaton, kaj provi feliĉigi niajn samestaĵojn. Sed, por ke oni ne supozu, ke mi kredas multajn aliajn aferojn krom ĉi tiuj, mi deklaros, progrese de ĉi tiu verko, la aferojn, kiujn mi ne kredas, kaj miajn kialojn por ne kredi ilin. Mi ne kredas je la kredo konfesita de la juda eklezio, de la roma eklezio, de la greka eklezio, de la turka eklezio, de la protestanta eklezio, nek de iu ajn eklezio pri kiu mi konas. Mia propra menso estas mia propra eklezio. Ĉiuj naciaj institucioj de eklezioj, ĉu judaj, ĉu kristanaj, ĉu turkaj, ŝajnas al mi esti nenio krom homaj inventaĵoj starigitaj por timigi kaj sklavigi la homaron, kaj monopoligi potencon kaj profiton. Mi ne intencas per ĉi tiu deklaro kondamni tiujn, kiuj kredas alie; ili rajtas sian kredon samkiel mi. Sed necesas por la feliĉo de homo, ke li estu mense fidela al si mem. Malfideleco ne konsistas el kredi aŭ malkredi; ĝi konsistas el konfesi kredi tion, kion li ne kredas. Ne eblas kalkuli la moralan petolon, se mi povas esprimi ĝin, kiun mensa mensogado produktis socie. Kiam viro tiel koruptis kaj prostituis la ĉastecon de sia menso por aboni sian profesian kredon al aferoj, kiujn li ne kredas, li preparis sin por la farado de ĉiu alia krimo. Li prenas la komercon de pastro por gajno, kaj, por kvalifiki sin por tiu komerco, li komencas kun falsĵuro. Ĉu ni povas koncepti ion pli detruan de moralo ol ĉi tio? Baldaŭ publikiginte la broŝuron COMMON SENSE usone, mi vidis la superantan probablon, ke revolucio en la registara sistemo estus sekvata de revolucio en la religia sistemo. La adulta rilato inter eklezio kaj ŝtato, kie ajn ĝi okazis, ĉŭ juda, kristana, aŭ turka, tiel efektive malpermesis, per doloroj kaj punoj, ĉian diskuton de establitaj kredoj, kaj de la unuaj principoj de religio, ke ĝis oni ŝanĝus la registaran sistemon, tiuj subjektoj ne povus esti alportitaj juste kaj malferme antaŭ la mondo; sed ke kiam ajn ĉi tiun estus farita, revolucio en la religia sistemo sekvus. Hominventoj kaj pastro-metiado estus detektitaj; kaj homo revenus al la pura, nemiksita, kaj nefalsita kredo de unu Dio, kaj ne pli. ## Ĉapitro 2: De Misioj kaj Revelacioj Ĉiu nacia eklezio aŭ religio sinestabligis ŝajnigante iun specialan mision de Dio, komunikita al apartaj individuoj. La judoj havas sian Moseon; la kristanoj sian Jesuon Kriston, siajn apostolojn kaj sanktulojn; kaj la turkoj sian Mohamedon; kvazaŭ la vojo al Dio ne estis malferma al ĉiu homo same. Ĉiu el tiuj eklezioj montras apartajn librojn, kiujn ili nomas revelacio, aŭ la Vorto de Dio. La judoj diras, ke ilia Vorto de Dio estis donita de Dio al Moseo vizaĝ-vizaĝe; la kristanoj diras, ke ilia Vorto de Dio estis donita per dia inspirado; kaj la turkoj diras, ke ilia Vorto de Dio (la Korano) estis alportita de angelo el ĉielo. Ĉiu el tiuj eklezioj akuzas la alian pri nekredemo; kaj miaflanke mi malkredas ĉiujn. Ĉar necesas afiksi ĝustajn ideojn al vortoj, mi ofertos, antaŭ ol progresi plu en la temon, iujn observojn pri la vorto "revelacio." Revelacio, temate pri religio, signifas ion komunikitan rekte de Dio al homo. Neniu neos aŭ disputos la potencon de la Ĉiopova fari tian komunikadon, se li volas. Sed konfesante, pro kazo, ke io estis revelaciis al aparta persono, kaj ne revelaciis al ajna alia persono, ĝi estas revelacio por tiu persono sole. Kiam li rakontas ĝin al dua persono, dua al tria, ttia al kvara, kaj tiel plu, ĝi ĉesis esti revelacio por ĉiuj tiuj personoj. Ĝi estas revelacio al la unua persono sole, kaj onidiro al ĉiuj aliaj, kaj, sekve, ili ne estas devigitaj kredi ĝin. Estas kontraŭdiro laŭ terminoj kaj ideoj nomi ion revelacio, kiu venas al ni duamane, ĉu parole, ĉu skribe. Revelacio nepre estas limigita al la unua komuniko. Poste ĝi estas nur rakonto pri io kion li diras esti revelacio farita al li; kaj kvankam li trovus sin devigita kredi ĝin, ne devigas min kredi samkiel, ĉar ĝi ne estis revelacio farita al mi, kaj mi nur havas lian vorton pri ĝi, ke ĝi estis farita al li. Kiam Moseo diris al la Izraelidoj, ke li ricevis la du tabelojn de la ordonoj el la mano de Dio, ili ne estis devigitaj kredi al li, ĉar ili havis neniu alian aŭtoritaton por tio ol li diris al ili; kaj mi havas neniun alian aŭtoritaton por ĝi ol iu historiisto diris al mi tiel, la ordonoj portante neniun internan signon de dieco kun ili. Ili enhavas kelkajn bonajn moralajn preskribojn, kiel iu ajn homo kvalifikita por esti leĝdonanto povus produkti sin, sen rimedo al supernatura interveno. [RIMARKU: Necesas, tamen, escepti la diron, kiu diras, ke Dio "vizitas la pekojn de la patroj sur la infanoj". Ĉi tio kontraŭas ĉian principon de morala justeco.--Aŭtoro] Kiam al mi oni rakontas, ke la Korano estis skribita en la ĉielo, kaj alportita al Mohamedo de anĝelo, la konto alproksimiĝas al la samspeca onidira pruvo kaj duamana aŭtoritato kiel la antaŭa. Mi mem ne vidis la anĝelon, kaj tial mi rajtas ne kredi ĝin. Kiam ankaŭ al mi oni rakontas, ke virino, nomata Virgulino Maria, diris aŭ donis, ke ŝi estis kun infano sen ia kunvivado kun viro, kaj ke ŝia edziĝota, Jozefo, diris, ke anĝelo diris al li tion, mi havas la rajton kredi ilin aŭ ne: tia cirkonstanco postulis multe pli fortan pruvon ol ilia nura vorto por ĝi: sed ni havas ne eĉ ĉi tion; ĉar nek Maria nek Jozefo skribis tiaĵon mem. Estas onidiro sur onidiro, kaj mi ne elektas apogi mian kredon sur tia pruvo. Estas, tamen, ne malfacile kalkuli la krediton donitan al la rakonto de Jesuo Kristo kiel filo de Dio. Li naskiĝis kiam la pagana mitologio havis ankoraŭ modon kaj reputacion monde, kaj tiu mitologio preparis la popolojn por kredi tian rakonton. Preskaŭ ĉiuj la eksterordinaraj viroj vivintaj sub la pagana mitologio reputaciis esti filoj de iuj el iliaj Dioj. Ne estis novaĵo tiutempe kredi viron estinta ĉiele naskita; la sekskuniĝo de dioj kun virinoj estis tiam afero de konata opinio. Ilia Jupitero, laŭ iliaj kontoj, kunvivadis kun centoj; do la rakonto enhavis nenion novan, mirindan, aŭ obscenan; ĝi konformeblis al la opinioj tiam regantaj inter la popolo nomita Gentiloj, aŭ mitologiistoj, kaj estis tiu popolo sole kredante ĝin. La judoj, teninte strikte la kredon de unu Dio, kaj ne pli, kaj ĉiam neinte la paganan mitologion, neniam kreditis la rakonton. Estas kurioze observi kiel la teorio de tio, kion oni nomas la kristana eklezio, elŝprucis la voston de la pagana mitologio. Rekta enkorpiĝo okazis unuaflanke, farante la reputacian fondinton ĉiele naskita. La triunuo de dioj kiu tiam sekvis estis nenio krom reduktio de la antaŭa plureco, kiu estis ĉirkaŭ dudek aŭ tridek mil. La statuo de Maria sukcedis la statuon de Diana de Efeso. La diigo de herooj ŝanĝis en la kanonigon de sanktuloj. La mitologiistoj havis diojn por ĉio; la kristana mitologiistoj havis sanktulojn por ĉio. La eklezio plenpleniĝis kun unu, kiel la panteono plenplenis kun la alia; kaj Romo estis la loko de ambaŭ. La kristana teorio estas malmulte krom la idolkulto de la antikvaj mitologiistoj, taŭgigite al la celoj de potenco kaj enspezo. ## Ĉapitro 3: Pri la Karaktero de Jesuo Kristo, kaj Lia Historio Nenio ĉi tie dirita povas validi, eĉ kun la plej malproksima malrespekto, al la reala karaktero de Jesuo Kristo. Li estis virta kaj afabla viro. La moralo, kiun li predikis kaj praktikis, estis de la plej bonfara tipo; kaj kvankam similaj moralaj sistemoj estis predikataj de Konfuceo, kaj de kelkaj el la grekaj filozofoj antaŭ multaj jaroj, de la kvakeroj ekde tiam, kaj de multaj bonuloj en ĉiuj epokoj, ĝi ne estis superita de iu ajn. Jesuo Kristo skribis neniun raporton pri sia naskiĝo, gepatreco, aŭ io alia. Neniu linio de tio, kion oni nomas la Nova Testamento, estas de lia skribo. La historio pri li estas tute la verko de aliaj homoj; kaj de la konto donita pri lia resurekto kaj ĉieliro, ĝi estis la necesa ekvivalento al la rakonto pri lia naskiĝo. Liaj historiistoj, alportinte lin en la mondon en supernatura maniero, estis devigitaj elpreni lin sammaniere, aŭ la unua parto de la rakonto terenfalus. La mizera artifiko, per kiu ĉi tiu lasta parto estas rakontata, superas ĉion, kio iris antaŭ ĝi. La unua parto, tiu pri la mirakla koncepto, ne estis afero por publikeco; kaj tial la rakontantoj de ĉi tiu parto havis ĉi tiun avantaĝon, ke kvankam ili povus ne esti kredititaj, ili ne povus esti detektitaj. Oni ne povis atendi, ke ili pruvos ĝin, ĉar ĝi ne estis afero pruvebla, kaj maleblis, ke la persono, pri kiu oni rakontis, povus pruvi ĝin mem. Sed la resurekto de mortulo el la tumbo, kaj lia ĉieliro tra la aero, estas afero tre malsame, koncerne la pruvo akceptita pri ĝi, al la nevidebla koncepto de infano en la utero. La resurekto kaj ĉieliro, supozante ke ili okazis, produktis publikan kaj videblan montradon, kiel tiu de la supreniro de balono, aŭ la suno tagmeze, almenaŭ al la tuta Jerusalemo. Afero, kiun ĉiuj devas kredi, bezonas ke la pruvo kaj evidento de ĝi estu la sama por ĉiuj, kaj universala; kaj ĉar la publika videbleco de ĉi tiu laste rakontita ago estis la sola pruvo kiu povus doni sankcion al la antaŭa parto, la tuto de ĝi terenfalas, ĉar tiu pruvo neniam estis donata. Anstataŭe, malmulto da homoj, ne pli ol ok aŭ naŭ, estas enkondukitaj kiel prokuriloj por la tuta mondo, por diri ke ili vidis ĝin, kaj la tuta ceteran mondon oni alvokas kredi ĝin. Sed ŝajnas, ke Tomaso ne kredis la resurekton; kaj, kiel ili diras, ne kredus krom havante vidan kaj fizikan monstradon mem. Do nek mi; kaj la kialo estas same bona por mi, kaj por ĉiu alia homo, kiel por Tomaso. Vanas provi paliigi aŭ maski ĉi tiun aferon. La rakonto, rilate al la supernatura parto, havas ĉiun markon de fraŭdo kaj altrudo stampita survizaĝe. Kiuj estis ĝiaj aŭtoroj, estas tiel neeble scii nun, kiel esti certa, ke la libroj, en kiuj la rakonto estas rakontita, estis skribitaj de la homoj, kies nomojn ili portas. La plej bona pluviva pruvo, kiun ni nun havas pri ĉi tiu afero, estas la judoj. Ili estas regule descenditaj el la popolo vivanta kiam ĉi tiu resurekto kaj ĉieliro onidire okazis, kaj ili diras "ĝi ne veras." Longe ŝajnis al mi stranga nekonsekvenco citi la judojn kiel veropruvon de la rakonto. Estas same kvazaŭ viro dirus, ke mi pruvos la veron de tio, kion mi ĵus diris, produktante la homojn, kiuj diras, ke ĝi estas malvera. Ke tia persono, kiel Jesuo Kristo, ekzistis kaj ke li estis krucumita, kiu estis tiam la ekzekutiga reĝimo, estas historiaj rilatoj strikte ene de la eblolimoj. Li predikis la plej bonegan moralon kaj la egalecon de homo, sed li predikis ankaŭ kontraŭ la koruptoj kaj avareco de la judaj pastroj, kaj ĉi tiu alportis sur li la malamon kaj venĝon de la tuta pastrara ordo. La akuzo kiun tiuj pastroj alportis kontraŭ li estis tiu de ribelo kaj komploto kontraŭ la romia registaro, al kio la judoj estis tiam subjekto kaj tributanto; kaj ne neverŝajnas, ke la roma registaro eble havus iun sekretan ektimon pri la efikoj de lia doktrino samkiel la judaj pastroj; nek neverŝajnas, ke Jesuo Kristo havis mense la liberigon de la juda nacio de la ligado de la romaj. Inter la du, tamen, ĉi tiu virta reformanto kaj revoluciulo perdis sian vivon. ## Ĉapitro 4: Pri la Bazoj de Kristanismo Estas ĉi tiu simpla rakonto de faktoj, kune kun alia menciota kazo, sur kiu la kristanaj mitologiistoj, nomantaj sin la kristana eklezio, starigis sian fablon, kiu laŭ absurdeco kaj ekstravaganco ne estas superita de io trovita en la mitologio de la antikvuloj. La antikvaj mitologiistoj nin diras, ke la raso de Gigantuloj militis kontraŭ Jupitero, kaj ke unu el ili ĵetis cent rokojn kontraŭ li po unu ĵeto; ke Jupitero venkis lin per tondro, kaj poste limigis lin sub Monto Etno; kaj ke kiufoje la Gigantulo sin turnas, Monto Etno ruktas fajron. Estas ĉi tie facile vidi, ke la cirkonstanco de la monto, tiu de ĝi estanta vulkano, sugestis la ideon de la fablo; kaj ke la fablo estis farita taŭgiĝi kaj sinvolvi kun tiu cirkonstanco. La kristanaj mitologiistoj diras ke ilia Satano faris militon kontraŭ la Ĉiopova, kiu venkis lin, kaj limigis lin poste, ne sub monto, sed en kavo. Estas ĉi tie facilvidi, ke la unua fablo sugestis la ideon de la dua; ĉar la fablo pri Jupitero kaj la Gigantoj estis rakontita multajn centojn da jaroj antaŭ tiu de Satano. Ĝis nun la antikvaj kaj la kristanaj mitologiistoj tre malmulte diferencas unu de la alia. Sed la lasta elpensis porti la aferon multe plu. Ili elpensis konekti la fablan parton de la rakonto pri Jesuo Kristo kun la fablo origininta de Monto Etno; kaj, por ke ĉiuj partoj de la rakonto kunligu, ili prenis al sia helpo la tradiciojn de la judoj; ĉar la kristana mitologio konsistas parte el antikva mitologio kaj parte el judaj tradicioj. La kristanaj mitologiistoj, limiginte Satanon en kavo, estis devigitaj ellasi lin denove por alporti la sekvon de la fablo. Li estas tiam enkondukita en la ĝardenon Edenon forme de serpento, kaj tiuforme li eniras familiaran konversacion kun Eva, kiu estas neniel surprizita aŭdi serpenton parolanta; kaj la afero de ĉi tiu tete-a-tete estas, ke li persvadas ŝin manĝi pomon, kaj la manĝado de tiu pomon damnas la tutan homaron. Doninte al Satano ĉi tiun triumfon super la tuta kreaĵo, oni supozus ke la ekleziaj mitologiistoj estu sufiĉe afablaj por resendi li denove al la kavo, aŭ, se ili ne farus ĉi tion, ke ili surmetus monton sur li (ĉar ili diras, ke ilia fido povas movi montojn) aŭ metus lin sub monton, kiel la antaŭaj mitologiistoj faris, por malhelpi lin akiri denove inter la virinoj, kaj fari plian petolon. Sed anstataŭ ĉi tio, ili lasas lin libera, sen eĉ devigante lin doni lian proliberigo. La sekreto estas, ke ili ne povus malhavi de li; kaj irinte al la peno fari lin, ili subaĉetis lin resti. Ili prometis al li ĈIUJN la judojn, ĈIUJN la turkojn anticipe, naŭ-dekonon de la mondo krome, kaj Mohamedon en la rabataĉeto. Post ĉi tio, kiu povas dubi la abundecon de la kristana mitologio? Farinte insurekcion kaj batalon ĉiele, en kiu neniuj de la batalantoj povis esti mortitaj aŭ vunditaj, metinte Satanon en la kavon, ellasinte lin denove, doninte al li triumfon super la tuta kreaĵo, damninte la tutan homaron per la manĝado de pomo, tie kristanaj mitologiistoj alportas la du finojn de sia fablo kune. Ili reprezentas ĉi tiun virtan kaj amablan viron, Jesuon Kriston, esti unutempe Dio kaj homo, kaj ankaŭ la filo de Dio, ĉiele generita, intence esti oferita, ĉar ili diras, ke Eva en sia sopiro manĝis pomon. ## Ĉapitro 5: Ekzamenado Detala de la Antaŭaj Bazoj Flankenigante ĉion, kio eble ekscitos ridon pro absurdo, aŭ abomenon pro profano, kaj limĝante al ekzamenado de la partoj, neeblas imagi rakonton pli malestiman al la Ĉiopova, pli malkongruan kun lia saĝo, pli kontraŭdiran al lia potenco, ol ĉi tiu rakonto. Por fari por ĝi fundamenton sur kiu leviĝi, la inventintoj devis doni al la estaĵo, kiun ili nomas Satano, potencon same grandan, se ne pli grandan, ol tiu, kiun ili atribuas al la Ĉiopova. Ili ne nur donis al li la potencon liberigi sin el la kavo, post tio, kion ili nomas lia falo, sed ili igis tiun potencon pliiĝi poste al sinfineco. Antaŭ ĉi tiu falo ili prezentas lin nur kiel anĝelon de limigita ekzistado, kiel ili prezentas la ceterajn. Post sia falo li iĝas, laŭ ilia rakonto, ĉieĉeesta. Li ekzistas ĉie, kaj samtempe. Li okupas la tutan vastecon de spaco. Malkontentaj pri ĉi tiu diigo de Satano, ili prezentas lin venki per stratego, forme de besto de kreaĵo, ĉiun potencon kaj saĝon de la Ĉiopova. Ili prezentas lin deviginta la Ĉiopovan al la tuja neceso aŭ transcedi la tutan kreaĵon al la regado kaj reĝado de ĉi tiu Satano aŭ permesi ĝian elaĉeton malsuprenirante al sur teron kaj montrante sin sur kruco forme de homo. Se la inventintoj de tiu ĉi rakonto rakontus ĝin kontraŭmaniere, t.e. prezenti la Ĉiopova devigantan Satanon montri sin sur kruco forme de serpento kiel punon pro sia nova malobeo, la rakonto estus malpli absurda, malpli kontraŭdira. Sed, anstataŭ ĉi tio, ili igas la malobeinto triumfi kaj la Ĉiopova fali. Ke multaj homoj kredis tiun ĉi strangan fablon kaj vivis tre bonajn vivojn sub ĉi tiu kredo (ĉar kredemo ne estas krimo) mi ne dubas. Unualoke, ili estis edukitaj por kredi ĝin, kaj ili kredus ion alian sammaniere. Estas ankaŭ multaj tiom entuziasme ravitaj de tio, kion ili imagas esti la senfina amo de Dio, farinte oferon de li mem, ke la impeto de la ideo malpermesis kaj malhelpis ilin ekzameni la absurdecon kaj profanecon de la rakonto. Ju pli nenatura io estas, des pli ĝi eblas iĝi objekton de admiraĉo. ## Ĉapitro 6: Pri la Vera Teologio Sed se objektoj por dankemo kaj admiro estas nia deziro, ili ĉiuhore prezentas sin al niaj okuloj, ĉu ne? Ĉu ni ne vidas belan kreaĵon preparitan por akcepti nin tuj kiam ni naskiĝos--mondon metita en niajn manojn, kiu kostis al ni nenion? Ĉu ni lumigas la sunon, verŝas la pluvon, kaj plenigas la teron per abundo? Ĉu ni dormus aŭ maldormŭs, la vasta maŝinaro de la universo plu iras. Ĉu ĉi tiuj aferoj, kaj la benoj, kiujn ili indikas estontece, estas nenio por ni? Ĉu niaj krudaj sentoj povas esti ekscititaj de neniuj aliaj temoj krom tragedio kaj sinmortigo? Aŭ ĉu la malgaja fiereco de homo fariĝis tiel netolerebla, ke nenio povas flati ĝin krom la ofero de la Kreinto? Mi scias, ke ĉi tiu kuraĝa esploro alarmos multajn, sed estus pagi tro grandan komplimenton al ilia kredemo forteni ĝin pro ilia konto. La tempoj kaj la temo postulas, ke ĝi estu farita. Disvastiĝas en ĉiuj landoj la suspekto, ke la teorio pri tio, kion oni nomas la kristana eklezio, estas fabla; kaj estos konsolo por homoj ŝanceliĝantaj sub tiu suspekto, kaj dubantaj kion kredi kaj kion malkredi, vidi la temon libere esplorita. Mi do pasas al ekzamenado de la libroj nomataj Malnova kaj Nova Testamento. ## Ĉapitro 7: Ekzamenado de la Malnova Testamento ## Ĉapitro 8: Pri la Nova Testamento ## Ĉapitro 9: El Kio Konsistas la Vera Revelacio ## Ĉapitro 10: Pri Dio kaj la Lumoj Ĵetitaj sur Lia Ekzisto kaj Atributoj de la Biblio ## Ĉapitro 11: Pri Kristana Teologio kaj la Vera Teologio ## Ĉapitro 12: La Efikoj de Kristanismo sur Edukado; Proponataj Reformoj ## Ĉapitro 13: Komparo de Kristanismo kun la Religiaj Ideoj Inspirataj de la Naturo ## Ĉapitro 14: Sistemo de la Universo ## Ĉapitro 15: Avantaĝoj de la Ekzistado de Multaj Mondoj en Ĉiu Sunsistemo ## Ĉapitro 16: Aplikado de la Antaŭo al la Sistemo de la Kristanoj ## Ĉapitro 17: Pri la Rimedoj Uzitaj en Ĉia Tempo, kaj Preskaŭ Universale, por Trompi la Popolojn ## Rekapitulo # LA AĜO DE RACIO - Parto 2 ## Antaŭparolo ## Ĉapitro 1: La Malnova Testamento ## Ĉapitro 2: La Nova Testamento ## Ĉapitro 3: Konkludo