summary refs log tree commit diff stats
diff options
context:
space:
mode:
-rw-r--r--fondajxo.gmi37
1 files changed, 37 insertions, 0 deletions
diff --git a/fondajxo.gmi b/fondajxo.gmi
index f2c1c4e..c948916 100644
--- a/fondajxo.gmi
+++ b/fondajxo.gmi
@@ -29,6 +29,43 @@ ENCIKLOPEDIO GALACTICA (Ĉiuj citaĵoj el la Enciklopedio Galactica ĉi tie repr
 	Gaal rigardis reen.  "Tre multan dankon."
 	Estis infane senti seniluziiĝe, sed infaneco venas preskaŭ tiel nature al viro kiel al infano, kaj estis bulo en la gorĝo de Gaal. Li neniam vidis Trantoron disvastiĝinta laŭ ĉiu ĝia nekredebleco, tiel granda kiel vivo, kaj li ne atendis devi atendi plilonge.
 
+## Ĉapitro 2
+
+	La ŝipo surteriĝis en miksaĵo de bruoj. Estis la fora siblo de la atmosfero tranĉanta kaj glitanta preter la metalo de la ŝipo. Estis la neĉesa dronado de la klimatiziloj batalantaj la frikcivarmon, kaj la pli malrapida subbruo de la motoroj devigantaj malakceliĝon. Estis la homsono de viroj kaj virinoj kuniĝantaj en la elŝipiĝaj ĉambroj kaj la muelo de la ŝarĝoleviloj levantaj bagaĝojn, poŝton, kaj ŝarĝojn al la longa aksiso de la ŝipo, de kie oni poste movos ilin al la disŝarĝa platformo.
+	Gaal sentis la etan kruĉon, kiu indikis ke la ŝipo jam ne havis sian propran sendependan movadon. Ŝipa gravito estis cedanta al planeda gravito jam de horoj. Miloj da pasaĝeroj sidis pacience en la elŝipiĝa ĉambro, kiu svingiĝis facile sur cedaj fortkampoj por orientiĝi laŭ la ŝanĝanta direkto de la gravitaj fortoj. Nun ili sŭben rampis kurbajn deklivirejojn al la grandaj, oscedaj ŝlosoj.
+	La bagaĝo de Gaal estis negrava. Li staris ĉe skribotablo dum ĝin oni rapide kaj lerte disigis kaj denove kunmetis. Lia vizo estis inspektita kaj stampita. Lin mem oni ne atentis.
+	Ĉi tio estis Trantoro! La aero ŝajnis pli dika ĉi tie, la gravito iomete pli forta, ol sur lia hejmmondo Sinakso, sed li kutimiĝos tion. Li miris ĉu li kutimiĝus gigantecon.
+	Elŝipiĝa Konstruaĵo estis gigantega. La tegmento estis preskaŭ perdita en la altoj. Gaal povis preskaŭ imagi, ke nuboj povas formiĝi sub ĝia giganteco. Li povis vidi neniun kontraŭan muron; nur virojn kaj skribotablojn kaj konverĝan plankon ĝis forvelkiĝo en nebuleto.
+	La viro ĉe la skribotablo parolis denove. Li sonis ĝenite. Li diris, "Moviĝu plu, Dornick." Li devis malfermi la vizon, rigardi denove, antaŭ ol li memoris la nomon.
+	Gaal diris, "Kie--kie--"
+	La viro ĉe la skribotablo ektiris la dikfingron, "Taksioj dekstre kaj tria-maldekstre."
+	Gaal moviĝis, vidante la brilajn tordojn de aero suspenditaj alte en nenieco kaj legante "TAKSIOJ AL ĈIUJ PUNKTOJ."
+	Figuro dekroĉiĝis de anonimeco kaj haltiĝis ĉe la skribotablo kiam Gaal foriris. La viro ĉe la skribotablo rimarkis supren kaj mallonge kapjesis. La figuro kapjesis rekompence kaj sekvis la junan enmigranton.
+	Li estis ĝustatempe aŭdi la cellokon de Gaal.
+
+	Gaal troviĝis forte kontraŭ balustrado.
+	La malgranda signo diris, "Kontrolisto." La viro al kiu la signo referencis ne suprenvidis. Li diris, "Kien?"
+	Gaal ne certis, sed eĉ kelkaj sekondoj de hezito signifis virojn vicantaj malantaŭ li.
+	La Kontrolisto suprenvidis, "Kien?"
+	La financo de Gaal estis malalta, sed estis nur ĉi tiu nokto kaj tiam li havus laboron. Li provis soni senĝene, “Bonan hotelon, mi petas."
+	La Kontrolisto estis neimpresita, "Ĉiuj estas bonaj. Nomu unu."
+	Gaal diris, senespere, "La plej proksiman, mi petas."
+	La Kontrolisto tuŝis butonon. Maldika lumlinio formiĝis laŭ la planko, tordante inter aliaj kiuj heliĝis kaj malheliĝis en malsamaj koloroj kaj nuancoj. Bileto estis ŝovata en la manojn de Gaal. Ĝi brilis malforte.
+	La Kontrolisto diris, "Unu punkto dek du."
+	Gaal palpadis por la moneroj. Li diris, "Kien mi iru?"
+	"Sekvu la lumon. La bileto daŭre brilos tiel longe kiel vi estas indikita en la ĝusta direkto."
+	Gaal suprenvidis kaj ekmarŝis. Estis centaj ŝtelirante tra la vasta planko, sekvante iliajn proprajn vojojn, kribrante kaj streĉante ilin mem tra intersekciaj punktoj por aliri siajn respektivajn celojn.
+	Lia propra vojo finiĝis. Viro en brile blua kaj flava uniformo, brila kaj nova el nemakuligebla plasto-tekstilo, atingis liajn du sakojn.
+	"Rektan linion al la Luksoro," li diris.
+	La viro sekvanta Gaal aŭdis tion. Li ankaŭ aŭdis Gaal diri, "Bone", kaj rigardis lin eniri la malakre nazan veturilon.
+
+	La taksio altiĝis rekte supren. Gaal gapis el la kurba, travidebla fenestro, mirante pri la sentado de aerflugado ene de enfermita strukturo kaj kroĉante instinkte la dorso de la konduktora sidloko. La vasteco malgrandiĝis kaj la homoj iĝis formikojn en hazarda distribuo. La sceno malgrandiĝis plu kaj komencis gliti malantaŭen.
+	Estis muro antauen. Ĝi komencis altaere kaj etendiĝis supren ekstervide. Ĝi estis truita kun truoj, kiuj estis la buŝoj de tuneloj. La taksio de Gaal moviĝis al unu, tiam plonĝis en ĝin. Momente Gaal miris senlabore kiel la konduktoro povus elekti unu inter tiom.
+	Nun estis nur nigreco, kun nenio krom la preterpasa ekbrilado de kolora signallumo por malpezigi la malgajon. La aero estis plena de rapidanta sono.
+	Gaal inklinis antaŭen kontraŭ malakceliĝo tiam kaj la taksio elŝprucis la tunelon kaj subiĝis ternivelen denove.
+	"La Hotelo Luksoro," diris la konduktoro, nenecese. Li helpis Gaal kun lia bagaĝo, akceptis dekona-kreditan trinkmonon kun komerca sinteno, prenis atendantan pasaĝeron, kaj estis supreniranta denove.
+	Dum ĉio, ek de la elŝipiĝa momento, ne estis videto de la ĉielo.
+
 # Parto II: La Enciklopediistoj
 
 # Parto III: La Urbestroj