diff options
Diffstat (limited to 'racio.gmi')
-rw-r--r-- | racio.gmi | 11 |
1 files changed, 11 insertions, 0 deletions
diff --git a/racio.gmi b/racio.gmi index 426941c..2d6e1ba 100644 --- a/racio.gmi +++ b/racio.gmi @@ -14,6 +14,17 @@ Baldaŭ publikiginte la broŝuron COMMON SENSE usone, mi vidis la superantan probablon, ke revolucio en la registara sistemo estus sekvata de revolucio en la religia sistemo. La adulta rilato inter eklezio kaj ŝtato, kie ajn ĝi okazis, ĉŭ juda, kristana, aŭ turka, tiel efektive malpermesis, per doloroj kaj punoj, ĉian diskuton de establitaj kredoj, kaj de la unuaj principoj de religio, ke ĝis oni ŝanĝus la registaran sistemon, tiuj subjektoj ne povus esti alportitaj juste kaj malferme antaŭ la mondo; sed ke kiam ajn ĉi tiun estus farita, revolucio en la religia sistemo sekvus. Hominventoj kaj pastro-metiado estus detektitaj; kaj homo revenus al la pura, nemiksita, kaj nefalsita kredo de unu Dio, kaj ne pli. ## Ĉapitro 2: De Misioj kaj Revelacioj + Ĉiu nacia eklezio aŭ religio sinestabligis ŝajnigante iun specialan mision de Dio, komunikita al apartaj individuoj. La judoj havas sian Moseon; la kristanoj sian Jesuon Kriston, siajn apostolojn kaj sanktulojn; kaj la turkoj sian Mohamedon; kvazaŭ la vojo al Dio ne estis malferma al ĉiu homo same. + Ĉiu el tiuj eklezioj montras apartajn librojn, kiujn ili nomas revelacio, aŭ la Vorto de Dio. La judoj diras, ke ilia Vorto de Dio estis donita de Dio al Moseo vizaĝ-vizaĝe; la kristanoj diras, ke ilia Vorto de Dio estis donita per dia inspirado; kaj la turkoj diras, ke ilia Vorto de Dio (la Korano) estis alportita de angelo el ĉielo. Ĉiu el tiuj eklezioj akuzas la alian pri nekredemo; kaj miaflanke mi malkredas ĉiujn. + Ĉar necesas afiksi ĝustajn ideojn al vortoj, mi ofertos, antaŭ ol progresi plu en la temon, iujn observojn pri la vorto "revelacio." Revelacio, temate pri religio, signifas ion komunikitan rekte de Dio al homo. + Neniu neos aŭ disputos la potencon de la Ĉiopova fari tian komunikadon, se li volas. Sed konfesante, pro kazo, ke io estis revelaciis al aparta persono, kaj ne revelaciis al ajna alia persono, ĝi estas revelacio por tiu persono sole. Kiam li rakontas ĝin al dua persono, dua al tria, ttia al kvara, kaj tiel plu, ĝi ĉesis esti revelacio por ĉiuj tiuj personoj. Ĝi estas revelacio al la unua persono sole, kaj onidiro al ĉiuj aliaj, kaj, sekve, ili ne estas devigitaj kredi ĝin. + Estas kontraŭdiro laŭ terminoj kaj ideoj nomi ion revelacio, kiu venas al ni duamane, ĉu parole, ĉu skribe. Revelacio nepre estas limigita al la unua komuniko. Poste ĝi estas nur rakonto pri io kion li diras esti revelacio farita al li; kaj kvankam li trovus sin devigita kredi ĝin, ne devigas min kredi samkiel, ĉar ĝi ne estis revelacio farita al mi, kaj mi nur havas lian vorton pri ĝi, ke ĝi estis farita al li. + Kiam Moseo diris al la Izraelidoj, ke li ricevis la du tabelojn de la ordonoj el la mano de Dio, ili ne estis devigitaj kredi al li, ĉar ili havis neniu alian aŭtoritaton por tio ol li diris al ili; kaj mi havas neniun alian aŭtoritaton por ĝi ol iu historiisto diris al mi tiel, la ordonoj portante neniun internan signon de dieco kun ili. Ili enhavas kelkajn bonajn moralajn preskribojn, kiel iu ajn homo kvalifikita por esti leĝdonanto povus produkti sin, sen rimedo al supernatura interveno. [RIMARKU: Necesas, tamen, escepti la diron, kiu diras, ke Dio "vizitas la pekojn de la patroj sur la infanoj". Ĉi tio kontraŭas ĉian principon de morala justeco.--Aŭtoro] + Kiam al mi oni rakontas, ke la Korano estis skribita en la ĉielo, kaj alportita al Mohamedo de anĝelo, la konto alproksimiĝas al la samspeca onidira pruvo kaj duamana aŭtoritato kiel la antaŭa. Mi mem ne vidis la anĝelon, kaj tial mi rajtas ne kredi ĝin. + Kiam ankaŭ al mi oni rakontas, ke virino, nomata Virgulino Maria, diris aŭ donis, ke ŝi estis kun infano sen ia kunvivado kun viro, kaj ke ŝia edziĝota, Jozefo, diris, ke anĝelo diris al li tion, mi havas la rajton kredi ilin aŭ ne: tia cirkonstanco postulis multe pli fortan pruvon ol ilia nura vorto por ĝi: sed ni havas ne eĉ ĉi tion; ĉar nek Maria nek Jozefo skribis tiaĵon mem. Estas onidiro sur onidiro, kaj mi ne elektas apogi mian kredon sur tia pruvo. + Estas, tamen, ne malfacile kalkuli la krediton donitan al la rakonto de Jesuo Kristo kiel filo de Dio. Li naskiĝis kiam la pagana mitologio havis ankoraŭ modon kaj reputacion monde, kaj tiu mitologio preparis la popolojn por kredi tian rakonton. Preskaŭ ĉiuj la eksterordinaraj viroj vivintaj sub la pagana mitologio reputaciis esti filoj de iuj el iliaj Dioj. Ne estis novaĵo tiutempe kredi viron estinta ĉiele naskita; la sekskuniĝo de dioj kun virinoj estis tiam afero de konata opinio. Ilia Jupitero, laŭ iliaj kontoj, kunvivadis kun centoj; do la rakonto enhavis nenion novan, mirindan, aŭ obscenan; ĝi konformeblis al la opinioj tiam regantaj inter la popolo nomita Gentiloj, aŭ mitologiistoj, kaj estis tiu popolo sole kredante ĝin. La judoj, teninte strikte la kredon de unu Dio, kaj ne pli, kaj ĉiam neinte la paganan mitologion, neniam kreditis la rakonton. + Estas kurioze observi kiel la teorio de tio, kion oni nomas la kristana eklezio, elŝprucis la voston de la pagana mitologio. Rekta enkorpiĝo okazis unuaflanke, farante la reputacian fondinton ĉiele naskita. La triunuo de dioj kiu tiam sekvis estis nenio krom reduktio de la antaŭa plureco, kiu estis ĉirkaŭ dudek aŭ tridek mil. La statuo de Maria sukcedis la statuon de Diana de Efeso. La diigo de herooj ŝanĝis en la kanonigon de sanktuloj. La mitologiistoj havis diojn por ĉio; la kristana mitologiistoj havis sanktulojn por ĉio. La eklezio plenpleniĝis kun unu, kiel la panteono plenplenis kun la alia; kaj Romo estis la loko de ambaŭ. La kristana teorio estas malmulte krom la idolkulto de la antikvaj mitologiistoj, taŭgigite al la celoj de potenco kaj enspezo. + ## Ĉapitro 3: Pri la Karaktero de Jesuo Kristo, kaj Lia Historio ## Ĉapitro 4: Pri la Bazoj de Kristanismo ## Ĉapitro 5: Ekzamenado Detala de la Antaŭaj Bazoj |