summary refs log tree commit diff stats
diff options
context:
space:
mode:
authorTaegon Bel'orion <ambelujo@tilde.institute>2023-12-06 04:44:46 +0000
committerTaegon Bel'orion <ambelujo@tilde.institute>2023-12-06 04:44:46 +0000
commita5b2c8498a595eb61fca6a19475562f6ec53581b (patch)
tree8a462ae411a46d73e062c7330959eeca4ca69f01
parente9ad5d26971edba55a0195bac97acda2ac65ada3 (diff)
downloadtradukoj-a5b2c8498a595eb61fca6a19475562f6ec53581b.tar.gz
racio: Aldoni ĉapitron 13
-rw-r--r--racio.gmi18
1 files changed, 18 insertions, 0 deletions
diff --git a/racio.gmi b/racio.gmi
index 207fbf6..90aa543 100644
--- a/racio.gmi
+++ b/racio.gmi
@@ -157,6 +157,24 @@ Thomas Paine
 	Estas nekonsekvenco apenaŭ ebla kredi, ke io ekzistus, nome de religio, kio igus nereligie studi kaj kontempli la strukturon de la universo, kiun Dio faris. Sed la fakto estas tro bone starigita por esti neita. La evento, kiu utilis pli ol iu alia por rompi la unuan ligilon de ĉi tiu longa ĉeno de despota nescio, estas tiu konata sub la nomo de la Reformacio fare de Luther. De tiu tempo, kvankam ĝi ŝajne ne estis parto de la intenco de Lutero aŭ de tiuj, kiujn oni nomas reformantoj, la sciencoj komencis reviviĝi, kaj la liberaleco, ilia natura kunulo, komencis aperi. Ĉi tiu estis la sola publika bono, kiun faris la Reformacio; ĉar koncerne de religia bono, ĝi eble same ne okazis. La mitologio ankoraŭ daŭris same; kaj multeco da naciaj papoj kreskis el la falo de la papo de Kristanaro.
 
 ## Ĉapitro 13: Komparo de Kristanismo kun la Religiaj Ideoj Inspirataj de la Naturo
+	Montrinte per interna pruvo la kaŭzon, kiu produktis ŝanĝon en la stato de lernado kaj la motivon por studi mortajn lingvojn anstataŭ la sciencojn, mi procedas, krom pluraj observoj jam faritaj en la antaŭa parto de ĉi tiu verko, por kompari , aŭ pli ĝuste alfronti, la evidentecon kiun la universo montras kun la kristana religisistemo. Sed ĉar mi ne povas komenci ĉi tiun parton pli bone ol per referenco al ideoj, kiuj venis al mi dum frua parto de vivo, kaj kiujn, mi ne dubas, venis iagrade al preskaŭ ĉiuj aliaj homoj iam aŭ alian, mi konstatos, kion tiuj ideoj estis kaj aldonos tian alian aferon, kiu povas ekestiĝi el la temo, donante al la tuto, per antaŭparolo, mallongan enkondukon.
+	Ĉar mia patro konfese kvakeris, estis mia bonŝanco havi ege bonan moralan edukadon kaj tolereblan stokon de utila lernado. Kvankam mi iris al la gramatika lernejo, mi ne lernis la latinan lingvon, ne nur ĉar me ne inklinis lerni lingvojn, sed ĉar la obĵeto kiun la kvakeroj havis kontraŭ la libroj en kiuj la lingvo estas instruita. Sed tio ne malhelpis min konatiĝi kun la temoj de ĉiuj latinaj libroj uzataj en la lernejo.
+	La natura inklino de mia menso estis al scienco. Mi havis iom da intereso, kaj mi kredas iom da talento, pri poezio; sed tion mi subpremis prefere ol instigis kiel tro kondukante en la kampon de imago. Tuj kiam mi povis, mi aĉetis paron da globoj kaj ĉeestis filozofiajn prelegojn de Martin kaj Ferguson, kaj poste konatiĝis kun D-ro Bevis de la Reĝa Societo, tiam loĝanta en la Templo, kaj bonega astronomiisto.
+	Mi ne havis emon por tio, kion oni nomis politikoj. Ĝi prezentis al mia menso neniun alian ideon ol tiu enhavita en la vorto ĵokeeco. Kiam do mi turnis miajn pensojn al aferoj de registarado, mi devis konstrui por mi sistemon, kiu kongruis kun la moralaj kaj filozofiaj principoj, pri kiuj mi estis edukita. Mi vidis, aŭ almenaŭ mi kredis vidi, ampleksan scenon malfermiĝantan al la mondo pri la aferoj de Ameriko; kaj ŝajnis al mi, ke se la amerikanoj ne ŝanĝus la planon, kiun ili tiam sekvis rilate la registaron de Anglujo kaj deklarus sin sendependaj, ili ne nur implikus sin en multaj novaj malfacilaĵoj, sed fermus la perspektivon, kiu tiam estas ofertitaj al la homaro per siaj rimedoj. Ĝuste pro ĉi tiuj motivoj mi publikigis la verkon konatan sub la nomo Komuna Senco, kiu estas la unua verko kiun mi iam publikigis, kaj, kiom mi povas juĝi pri mi mem, mi kredas, ke mi neniam estus konata de la mondo kiel verkisto se ne estus por la aferoj de Ameriko. Mi verkis Komunan Sencon al la lasta fino de la jaro 1775, kaj publikigis ĝin la unuan de januaro 1776. Sendependeco estis deklarita la kvaran de julio sekvanta. [NOTE]
+	Ajna homo, farinte observojn pri la stato kaj progreso de la homa menso per la observado de sia propra, ne povas ne observi, ke ekzistas du apartaj klasoj de tio, kion oni nomas pensoj: tiujn, kiujn ni produktas en ni mem per pripensado kaj la ago de pensado, kaj tiuj, kiuj memvole enfluas en la menson. Mi ĉiam faris regulon ĝentile trakti tiujn libervolajn vizitantojn, zorgante kiel eble plej bone ekzameni, ĉu ili estis distrindaj; kaj estas de ili, ke mi akiris preskaŭ ĉiujn sciojn, kiujn mi havas. Pri la lernado, kiun homo akiras el lerneja edukado, ĝi nur servas, kiel malgranda kapitalo, por meti rin survoje eklerni por si poste. Ĉiu homo de lernando estas finfine sia propra instruisto, ĉar principoj, estante de malsama kvalito ol cirkonstancoj, ne povas esti impresitaj sur la memoro; ilia mensa loĝejo estas en kompreno, kaj ili ne estas tiel daŭraj kiel kiam ili komencas per koncipiĝo. Tiel finiĝas la enkonduka parto.
+	Ekde kiam mi povis koncepti ideon kaj agi sur ĝi per pripensado, mi aŭ dubis pri la vero de la kristana sistemo, aŭ opiniis ĝin stranga afero; mi apenaŭ sciis, kiu ĝi estas, sed mi bone memoras, kiam mi havis sep aŭ ok jarojn, aŭskultante predikon legitan de mia parenco, kiu estis granda fervorulo de la eklezio, pri tio, kion oni nomas elaĉeto per la morto de la filo de Dio. Kiam la prediko finiĝis, mi iris en la ĝardenon, kaj malsuprenirante la ĝardenŝtupojn (ĉar mi perfekte memoras la lokon) mi ribelis pro la rememoro pri tio, kion mi aŭdis, kaj mempensis, ke tio igis Dion la Ĉiopova agi kiel pasia viro, kiu mortigis sian filon kiam li ne povis sin venĝi alimaniere; kaj ĉar mi estis certa, ke homo estus pendigita, se li farus tian aferon, mi ne komprenis, kial ili prediku tiajn predikojn. Tio ne estis unu el tiaj pensoj kiuj enhavis ian infanan frivolemo; ĝi estis al mi serioza pripenso suprenirante el la ideo kiujn mi havis, ke Dio estis kaj tro bona por fari tian agon kaj tro ĉiopova por esti sub ia neceso fari tion. Mi kredas same ĉi-momente; kaj mi krome kredas, ke iu ajn religisistemo, kiu enhavas ion, kio ŝokus la menson de infano, ne povas esti vera sistemo.
+	Ŝajnas kvazaŭ gepatroj de la kristana konfeso hontis rakonti al siaj infanoj ion pri la principoj de sia religio. Ili foje instruas ilin pri moralo, kaj rakontas al ili pri la boneco de tio, kion ili nomas Providenco; ĉar la kristana mitologio havas kvin diulojn: estas Dio la Patro, Dio la Filo, Dio la Sankta Fantomo, la Dio Providenco kaj la Diino Naturo. Sed la kristana rakonto pri Dio la Patro mortiganta sian filon, aŭ uzante personojn por fari ĝin (ĉar tia estas la simpla lingvo de la rakonto), ne povas esti rakontita de gepatro al infano; kaj rakonti al ri, ke ĝi estis farita por feliĉigi la homaron, eĉ pli malbonas la rakonton, kvazaŭ la homaro estus plibonigita per la ekzemplo de murdo; kaj diri al ri, ke ĉi ĉio estas mistero, nur faras senkulpigon por ĝia nekredebleco.
+	Kiel malsama ĉi tio estas de la pura kaj simpla konfeso de diismo! La vera diisto havas nur unu Diulon; kaj lia religio konsistas en pripensi la potencon, saĝon kaj kompaton de Dio en liaj laboroj, kaj klopodi imiti lin en ĉio morala, scienca kaj mekanika.
+	La religio, kiu plej alproksimiĝas de ĉiuj aliaj al vera diismo, en sia morala kaj kompatema partoj, estas tiu konfesita de la kvakeroj; sed ili tro malvastigis sin lasante la laborojn de Dio ekster sia sistemo. Kvankam mi respektas ilian filantropion, mi ne povas ne rideti pro la penso, ke se kvakera gusto estus konsultita ĉe la kreigado, kia silenta kaj mortkolora kreaĵo ĝi estus. Ne estus floro por flori siajn ĝojojn, nek birdo rajtus kanti.
+	Lasante ĉi tiujn pripensojn, mi progresas al aliaj aferoj. Mastrinte la globon kaj orrery [NOTE], kaj konceptinte ideon pri la senfineco de spaco kaj la eterna disdividebleco de materio, kaj akirinte almenaŭ ĝeneralan scion pri tio, kion oni nomis natura filozofio, mi komencis kompari, aŭ kiel antaŭe dirite , por alfronti, la internan pruvon de ĉi tiuj aferoj kun la kristana kredsistemo.
+	Kvankam ne estas rekta artikolo de la kristana sistemo, ke ĉi tiu mondo, sur kiu ni loĝas, estas la tuta enloĝebla kreaĵo, ĝi ja estas tiel ellaborita de tio, kion oni nomas la Mosea rakonto pri kreigo, la historio de Eva kaj la pomo, kaj la kontrapunkto al tiu rakonto, la morto de la filo de Dio, ke kredi alie, t.e. kredi ke Dio kreis plurecon de mondoj, almenaŭ same kalkuleblaj kiel tio, kion ni nomas steloj, faras la kristanan kredsistemon kaj malgranda kaj ridinda; kaj disĵetas ĝin mense kiel plumojn aere. La du kredoj ne povas esti tenataj sammense; kaj tiu, kiu pensas kredi ambaŭ, malmulte pensis pri ĉiu.
+	Kvankam la kredo je pluropo de mondoj estis konata al la antikvuloj, estas nur en la lastaj tri jarcentoj ke la amplekso kaj dimensioj de ĉi tiu mondo en kiu ni loĝas estis konstatitaj. Kelkaj ŝipoj, sekvante la vojon de la oceano, veturis tra la tuta mondo, kiel homo povas marŝi cirkle, kaj ĉirkaŭiris tra la kontraŭa flanko de la cirklo al kie li komencis. La cirklaj dimensioj de nia mondo, ĉe la plej dika parto, kiel homo mezurus la plej dikan parton de pomo aŭ pilko, estas nur dudek kvin mil dudek anglaj mejloj, kalkulante sesdek naŭ mejlojn kaj duonon en ekvatora grado. , kaj povas esti ĉirkaŭnavigita ene de proksimume tri jaroj. [NOTE]
+	Mondo ĉi-ampleksa povus, unuapense, ŝajni al ni granda; sed se ni komparus ĝin al la grandegeco de spaco en kiu ĝi estas suspendita, kiel bobelo aŭ balono en la aero, ĝi estas senfine malpli proporcie ol la plej malgranda sablero estas al la grandeco de la mondo, aŭ la plej fajna rosero al la tuta oceano, kaj estas tial nur malgranda; kaj, kiel poste montrota, estas nur unu de sistemo de mondoj, el kiuj la universa kreaĵo konsistas.
+	Ne malfacilas akiri ian malfortan ideon pri la grandegeco de spaco en kiu ĉi tiu kal ĉiuj aliaj mondoj estas suspenditaj, se ni sekvas progresadon de ideoj. Kiam ni pensas pri la grandeco aŭ dimencioj de ĉambro, niaj ideoj limigas sin al la muroj, kaj tie ili ĉesiĝis. Sed kiam nia okulo aŭ nia imagpovo sagetas en spacon, tio estas, kiam ĝi supren vidas en tiun, kiun ni nomas malferma aero, ne ne povas koncepti iujn ajn murojn aŭ limojn kiujn ni povas havi; kaj se por ripozigi niajn ideojn ni supozas limon, la demando tuj renoviĝas kaj demandas, kio estas preter tiu limo? kaj same, kio preter la sekva limo? kaj tiel ĝis la laca imago revenas kaj diras, ne estas fino. Sendube, do, al la Kreinto ne mankis spaco kiam li faris ĉi tiun mondon ne pli granda ol ĝi estas; kaj ni devas serĉi la kialon en io alia.
+	Se ni ekzamenas nian propran mondon, aŭ anstataŭ ĉi tion, kiun la Kreinto donis al ni por uzi kiel nian kvoton en la vasta sistemo de kreado, ni trovas ĉiun parton de ĝi, la teron, la akvojn kaj la aeron, kiu ĉirkaŭas ĝin, pleniga de vivaĵoj, de la plej grandaj bestoj, kiujn ni konas, ĝis la plej malgrandaj insektoj, kiujn la nuda okulo povas rigardi, kaj de tio ĝis aliaj eĉ pli malgrandaj, kaj tute nevideblaj sen la helpo de la mikroskopo. Ĉiu arbo, ĉiu planto, ĉiu folio servas ne nur kiel loĝejo, sed kiel mondo al iu multnombra raso, ĝis besta ekzistado fariĝos tiel treege rafinita, ke la elfluoj de herbfolio estus nutraĵo por miloj.
+	Do, ĉar neniu parto de nia tero restas neloĝata, kial supozi, ke la vasteco de la spaco estas nuda malpleno, kuŝanta en eterna ruino? Estas loko por milionoj da mondoj same grandaj aŭ pli ol la nia, kaj ĉiu el ili milionojn da mejloj malproksime unu de la alia.
+	Nun atinginte al ĉi tiu punkto, se ni alportas niajn pensojn nur unu penson plu, ni eble vidos la veran kialon, almenaŭ bonan kialon por nia feliĉo, kial la Kreinto anstataŭ fari unu grandegan mondon etendiĝantan super grandega kvanto da spaco preferis dividi tiun kvanton da materio inter kelkaj distingaj kaj apartaj mondoj, kiujn ni nomas planedoj, el kiuj nia tero estas unu. Sed antaŭ ol mi klarigos miajn ideojn pri ĉi tiu temo, necesas (ne por tiuj, kiuj jam scias, sed por tiuj, kiuj ne scias) montri, kio estas la sistemo de la universo.
+
 ## Ĉapitro 14: Sistemo de la Universo
 ## Ĉapitro 15: Avantaĝoj de la Ekzistado de Multaj Mondoj en Ĉiu Sunsistemo
 ## Ĉapitro 16: Aplikado de la Antaŭo al la Sistemo de la Kristanoj