summary refs log tree commit diff stats
diff options
context:
space:
mode:
authorTaegon Bel'orion <ambelujo@tilde.institute>2023-11-16 05:43:24 +0000
committerTaegon Bel'orion <ambelujo@tilde.institute>2023-11-16 05:43:24 +0000
commitf421cc94580171a9eff75e4be3f805db6f594131 (patch)
treeff749fc648c4cd3c92b3de95d3e7c3c9631bddf0
parentebf39a704e04b847959659457a06304d8b1bac5b (diff)
downloadtradukoj-f421cc94580171a9eff75e4be3f805db6f594131.tar.gz
Aldonas ĉapitron 12
-rw-r--r--racio.gmi17
1 files changed, 16 insertions, 1 deletions
diff --git a/racio.gmi b/racio.gmi
index afcf982..207fbf6 100644
--- a/racio.gmi
+++ b/racio.gmi
@@ -1,4 +1,4 @@
-# LA EPOKO DE RACIO: ESPLORO PRI VERA KAJ PRI FABELA TEOLOGIO
+# LA EPOKO DE RACIO: ESPLORO PRI LA VERA KAJ FABELA TEOLOGIO
 de Tomaso Paine (1794)
 
 Al miaj samcivitanoj de Usono.
@@ -141,6 +141,21 @@ Thomas Paine
 	Nur kontemplante tiun, kiun li nomas la stelajn ĉielojn, kiel la libron kaj lernejon de scienco, li povas malkovri ajnan utilon en ilia videbleco al si, aŭ ajnan avantaĝon en sia ampleksa vidpovo. Sed kontemplante la temon ĉi-lume, li vidas plian motivon diri, ke nenio estis farita vane; ĉar vane estus ĉi tiu vidpovo se ĝi instruus al homo nenion.
 
 ## Ĉapitro 12: La Efikoj de Kristanismo sur Edukado; Proponataj Reformoj
+	Kiel la kristana kredsistemo faris teologian revolucion, tiel ĝi ankaŭ faris edukan revolucion. Kio nun nomiĝas lernado, ne estis lernado origine. Lernado ne konsistas, kiel la lernejoj nun devigas ke ĝi konsistu, el la scio pri lingvoj, sed el la scio pri aferoj al kiuj lingvo donas nomojn.
+	La grekoj estis klera popolo, sed lernado por ili ne konsistis paroli la grekan, same kiel la romiano paroli la latinan, aŭ franculo paroli la francan, aŭ anglulo paroli la anglan. Laŭ tio, kion ni scias pri la grekoj, ŝajnas, ke ili ne sciis nek studis iun ajn lingvon krom la sia propra, kaj tio estis unu kialo kial ili fariĝis tiel kleraj; ĝi donis al ili pli da tempo por apliki sin al pli bonaj studoj. La lernejoj de la grekoj estis lernejoj pri scienco kaj filozofio, ne pri lingvoj; kaj estas el la scio pri aferoj, kiujn scienco kaj filozofio instruas, ke lernado konsistas.
+	Preskaŭ ĉiu scienca lernado kiu ekzistas hodiaŭ venis al ni de la grekoj, aŭ la homoj kiuj parolis la grekan lingvon. Do necesis ke kelkaj el la homoj de aliaj nacioj, kiuj parolis alian lingvon, lernu la grekan lingvon por ke la lernado kiun la grekoj havis estu konigata inter tiuj nacioj, tradukante grekajn librojn kaj filozofion en la patrolingvon de ĉiu nacio.
+	La studado, do, de la greka lingvo (kaj same de la latina) estis nenio krom peniga laboro por lingvisto; kaj la lingvo tiel akirita estis nenio krom la rimedoj, aŭ kvazaŭ la iloj, uzataj por akiri la lernadon, kiun havis la grekoj. Ĝi ne estis parto de la lernado mem; kaj ĝi estis tiel aparta de ĝi, ke estis tre verŝajne, ke la homoj, kiuj studis la grekan sufiĉe por traduki tiujn verkojn, kiel ekz. Elementoj de Eŭklido, ne komprenis la lernadon enhavitan en la verkoj.
+	Ĉar estas nenio nova por lerni de la mortintaj lingvoj, ĉiuj utilaj libroj estante jam tradukitaj, la lingvoj senutiliĝis, kaj la tempo pasigita por instrui kaj lerni ilin estas malŝparita. Kiom ajn la lingvostudado kontribuas al scia progreso kaj komunikado (ĉar ĝi ne havas nenion fari pri scikreado), nur en la vivantaj lingvoj estas nova scio trovebla; kaj certas, ke ĝenerale junulo lernos pli pri vivanta lingvo en unu jaro ol pri mortinta lingvo en sep; kaj estas malofte, ke la instruisto mem scias multe pri ĝi. La malfacileco lerni pri mortintaj lingvoj ne venas de ia supera abstruzeco en la lingvoj mem, sed de ilia mortiĝo kaj la perdo de ilia prononco. Estus same kun iu alia lingvo kiam ĝi mortiĝas. La plej bona greka lingvisto kiu nun ekzistas ne komprenas la grekan pli ol greka plugisto aŭ greka melkistino; kaj same pri la latina por plugisto aŭ melkistino de la Romanoj; kaj en prononco kaj idiomaĵo, ne tiel bone kiel la bovinoj, kiujn ŝi melkis. Do estus avantaĝe por lerni nuligi la studadon de mortintaj lingvoj, kaj igi lernadon konsisti, kiel ĝi estis origine, el scienca scio.
+	La ekskuzo foje farita por la daŭra instruado de mortintaj lingvoj estas, ke ilin oni instruitas ĉe tempo kiam infano ne kapablas praktiki alian mensan kapablon ol memoron. Sed ĉi tio estas tute erara. La homa menso havas naturan emon al scienca scio kaj la aferoj ligitaj kun ĝi. La unua kaj plej ŝatata amuzo de infano, eĉ antaŭ ol ĝi komencas ludi, estas imiti la laboraĵojn de homo. Ĝi konstruas domojn per kartoj aŭ bastonoj; ĝi navigas oceaneton de bovlo de akvo per papera ŝipo; aŭ digas la rivereton de defluilo kaj elpensas ion, kion ĝi nomas muelejo; kaj interesiĝas pri la sorto de siaj laboraĵoj kun zorgo simile al korinklino. Ĝi poste iras lernejen, kie ĝia genio estas mortigita per la sterila studado de mortinta lingvo, kaj la filozofiisto perdiĝas en la lingvisto.
+	Sed la ekskuzo nun farita por la daŭra instruado de la mortintaj lingvoj ne povus esti la kaŭzo unue por tranĉi lernadon al la mallarĝa kaj humila sfero de lingvistiko. La kaŭzon oni do devas serĉi aliloke. En iu tia esploro, la plej bona pruvo kiu povas esti produktita estas la interna pruvo ke la afero portas en si mem, kaj la pruvo de cirkonstancoj kuniĝantaj kun ĝi; kiuj ambaŭ ne malfacilas malkovri ĉi-kaze.
+	Flankenmetante tiam, kiel afero por aparta konsidero, la indignon ofertitan al la morala justeco de Dio, supozante ke li farus la nekulpulon suferi pro la kulpulo kaj ankaŭ la malstriktan moralecon kaj malaltan elpenson supozi, ke li preniĝus homan formon por ekskuzi sian ne-efektivigadon de sia supozita sentenco sur Adamo; certas, ke tio, kion oni nomas la kristana fidsistemo - inkluzivante en ĝi la kaprica rakonto pri la kreaĵo; la stranga rakonto pri Evo, la serpento, kaj la pomo; la amfibia ideo pri hom-dio; la korpa ideo pri la mortiĝo de dio; la mitologia ideo pri familio de dioj, kaj la kristana sistemo de aritmetiko, ke tri estas unu, kaj unu estas tri - estas ĉio nepacigebla, ne nur al la dia donaco de racio, kiun Dio donis al homo, sed al la scio, kiun homo gajnas pri la potenco kaj saĝo de Dio per helpo de la sciencoj kaj per studado de la strukturo de la universo, kiun Dio faris.
+	La fondintoj, do, kaj la defendantoj de la kristana kredsistemo ne povis ne antaŭvidi, ke la senĉese progresema scio, kiun la homo akirus per la scienco, pri la potenco kaj saĝeco de Dio manifestiĝaj en la strukturo de la universo kaj en ĉiuj verkoj de kreado, militus kontraŭ, kaj vokus en dubon, la veron de ilia kredsistemo; kaj tial necesiĝis al ilia celo tranĉi lernadon al grandeĉo malpli danĝera al ilia projekto, kaj tion ili efektivigis limigante la ideon de lernado al la morta studado pri mortaj lingvoj.
+	Ili ne nur malakceptis la studadon pri scienco de kristanaj lernejoj, sed ĝin persekutis; kaj estas nur ene de la lastaj du jarcentoj ke la studado estis revivigita. Tiel malfrue kiel 1610, Galileo, florentinano, malkovris kaj prezentis la uzadon de teleskopoj, kaj aplikigante ilin por observi la movadojn kaj aperiĝojn de la ĉielkorpoj, provizis pliajn manierojn konstati la veran strukturon de la universo. Anstataŭ esti estimata pro tiuj eltrovaĵoj, li estis kondamnita rezigni ilin, aŭ la opiniojn derivitajn de ili, kiel malbenitan herezon. Kaj antaŭ tiu tempo, Vergilio estis kondamnita esti bruligita pro asertado de la antipodoj, aŭ alivorte, ke la tero estis globo, kaj loĝebla sur ĉiu parto kie estis tero; tamen la vero pri tio nun estas tro konata por eĉ esti dirita.
+	Se la kredado de eraroj kiuj ne estas morale malbonaj ne faris petolon, ne estus parto de la morala devo de homo kontraŭi kaj forigi ilin. Ne estis morala malbono kredi, ke la tero estas plata kiel plato, pli ol estis morala virto kredi, ke ĝi estas ronda kiel globo; nek estis morala malbono kredi, ke la Kreinto kreis neniun alian mondon ol ĉi tiu, pli ol estis morala virto kredi, ke li kreis milionojn, kaj ke la senfineco de la spaco estas plena de mondoj. Sed kiam sistemo de religio estas igita elkreski el supozata sistemo de kreado kiu ne estas vera, kaj kunigi sin tiel ke ĝi estas nedisigebla unu de la alia, la kazo supozas tute alian terenon. Estas tiam, ke eraroj kiuj ne estas morale malbonaj iĝas plena de la samaj petoloj kiel se ili estis. Ests tiam ke la vero, kvankam alie indiferenta mem, iĝas esenca, fariĝante la kriterio kiu aŭ konfirmas per kongrua pruvo, aŭ neas per kontraŭa pruvo, la vereco de la religio mem. Tiu-kaze, estas la morala devo de homo akiri ĉiun verŝajnan pruvon kiu la strukturo de la ĉieloj, aŭ alia parto de la kreaĵo, havas respekte al religisistemoj. Sed tion la subtenantoj de la kristana sistemo, kvazaŭ timante la rezulton, neĉese kontraŭis, kaj ne nur malakceptis la sciencojn, sed persekutis la profesorojn. Se Neŭtono aŭ Descartes vivus antaŭ tri aŭ kvar cent jaroj, kaj persekutis siajn studojn kiel ili faris, plej verŝanus, ke ili ne vivis por finigi ilin; kaj se Franklin tirus fulmon de la nuboj samtempe, estus ĉe la danĝero eksvivigi por ĝi per flamoj. [NOTO]
+	Postaj tempoj metis la tutan kulpon sur la gotojn kaj vandalojn, sed kiom ajn malvolaj la partizanoj estus kredi aŭ agnoski ĝin, veras tamen, ke la epoko de nescio komenciĝis kun la kristana sistemo. Ekzitis pli da scio monde ol dum multaj jarcentoj poste; kaj koncerne religia scio, la kristana sistemo, kiel jam dirita, estis nur alia specio de mitologio; kaj la mitologio al kiu ĝi sukcesis estis koruptaĵo de antikva sistemo de teismo. [NOTO]
+	Estas pro tiu ĉi longa interrego de scienco, kaj pro neniu alia kialo, ke ni nun devas retrorigardi trans vastan abismon de multaj centoj da jaroj al la respektindaj personoj kiujn ni nomas la Antikvuloj. Se scio progresus laŭ kio antaŭe ekzistis, tiu abismo pleniĝus per personoj altiĝantaj superaj en scio unu al la alia; kau tiuj Antikvuloj, kiujn ni tiel admiras, aperiĝus respekteble fone de la sceno. Sed la kristana sistemo ĉion dezertigis; kaj se ni prenus staron ĉe la komenco de la dek-sesa jarcento, ni retrorigardus trans tiun longan abismon al la tempo de la Antikvuloj, kiel trans vastan sablan dezerton, en kiu aperas nenian arbuston por interkapti la vidado al la fekunaj montetoj pretere.
+	Estas nekonsekvenco apenaŭ ebla kredi, ke io ekzistus, nome de religio, kio igus nereligie studi kaj kontempli la strukturon de la universo, kiun Dio faris. Sed la fakto estas tro bone starigita por esti neita. La evento, kiu utilis pli ol iu alia por rompi la unuan ligilon de ĉi tiu longa ĉeno de despota nescio, estas tiu konata sub la nomo de la Reformacio fare de Luther. De tiu tempo, kvankam ĝi ŝajne ne estis parto de la intenco de Lutero aŭ de tiuj, kiujn oni nomas reformantoj, la sciencoj komencis reviviĝi, kaj la liberaleco, ilia natura kunulo, komencis aperi. Ĉi tiu estis la sola publika bono, kiun faris la Reformacio; ĉar koncerne de religia bono, ĝi eble same ne okazis. La mitologio ankoraŭ daŭris same; kaj multeco da naciaj papoj kreskis el la falo de la papo de Kristanaro.
+
 ## Ĉapitro 13: Komparo de Kristanismo kun la Religiaj Ideoj Inspirataj de la Naturo
 ## Ĉapitro 14: Sistemo de la Universo
 ## Ĉapitro 15: Avantaĝoj de la Ekzistado de Multaj Mondoj en Ĉiu Sunsistemo