diff options
author | Taegon Bel'orion <ambelujo@tilde.institute> | 2023-10-06 00:56:22 +0000 |
---|---|---|
committer | Taegon Bel'orion <ambelujo@tilde.institute> | 2023-10-06 00:56:22 +0000 |
commit | 9a4925eb927f9e1bbbf98245cb2753d505ccaa6f (patch) | |
tree | 7a58bb59bffb0c56e5827b28c48a7c59600b8713 /racio.gmi | |
parent | 46edffe55e3cc2f941a15ff7c6bd1076812d8598 (diff) | |
download | tradukoj-9a4925eb927f9e1bbbf98245cb2753d505ccaa6f.tar.gz |
racio: Aldonis ĉapitron 4
Diffstat (limited to 'racio.gmi')
-rw-r--r-- | racio.gmi | 8 |
1 files changed, 8 insertions, 0 deletions
diff --git a/racio.gmi b/racio.gmi index 34c7f1e..dee59be 100644 --- a/racio.gmi +++ b/racio.gmi @@ -34,6 +34,14 @@ Ke tia persono, kiel Jesuo Kristo, ekzistis kaj ke li estis krucumita, kiu estis tiam la ekzekutiga reĝimo, estas historiaj rilatoj strikte ene de la eblolimoj. Li predikis la plej bonegan moralon kaj la egalecon de homo, sed li predikis ankaŭ kontraŭ la koruptoj kaj avareco de la judaj pastroj, kaj ĉi tiu alportis sur li la malamon kaj venĝon de la tuta pastrara ordo. La akuzo kiun tiuj pastroj alportis kontraŭ li estis tiu de ribelo kaj komploto kontraŭ la romia registaro, al kio la judoj estis tiam subjekto kaj tributanto; kaj ne neverŝajnas, ke la roma registaro eble havus iun sekretan ektimon pri la efikoj de lia doktrino samkiel la judaj pastroj; nek neverŝajnas, ke Jesuo Kristo havis mense la liberigon de la juda nacio de la ligado de la romaj. Inter la du, tamen, ĉi tiu virta reformanto kaj revoluciulo perdis sian vivon. ## Ĉapitro 4: Pri la Bazoj de Kristanismo + Estas ĉi tiu simpla rakonto de faktoj, kune kun alia menciota kazo, sur kiu la kristanaj mitologiistoj, nomantaj sin la kristana eklezio, starigis sian fablon, kiu laŭ absurdeco kaj ekstravaganco ne estas superita de io trovita en la mitologio de la antikvuloj. + La antikvaj mitologiistoj nin diras, ke la raso de Gigantuloj militis kontraŭ Jupitero, kaj ke unu el ili ĵetis cent rokojn kontraŭ li po unu ĵeto; ke Jupitero venkis lin per tondro, kaj poste limigis lin sub Monto Etno; kaj ke kiufoje la Gigantulo sin turnas, Monto Etno ruktas fajron. Estas ĉi tie facile vidi, ke la cirkonstanco de la monto, tiu de ĝi estanta vulkano, sugestis la ideon de la fablo; kaj ke la fablo estis farita taŭgiĝi kaj sinvolvi kun tiu cirkonstanco. + La kristanaj mitologiistoj diras ke ilia Satano faris militon kontraŭ la Ĉiopova, kiu venkis lin, kaj limigis lin poste, ne sub monto, sed en kavo. Estas ĉi tie facilvidi, ke la unua fablo sugestis la ideon de la dua; ĉar la fablo pri Jupitero kaj la Gigantoj estis rakontita multajn centojn da jaroj antaŭ tiu de Satano. + Ĝis nun la antikvaj kaj la kristanaj mitologiistoj tre malmulte diferencas unu de la alia. Sed la lasta elpensis porti la aferon multe plu. Ili elpensis konekti la fablan parton de la rakonto pri Jesuo Kristo kun la fablo origininta de Monto Etno; kaj, por ke ĉiuj partoj de la rakonto kunligu, ili prenis al sia helpo la tradiciojn de la judoj; ĉar la kristana mitologio konsistas parte el antikva mitologio kaj parte el judaj tradicioj. + La kristanaj mitologiistoj, limiginte Satanon en kavo, estis devigitaj ellasi lin denove por alporti la sekvon de la fablo. Li estas tiam enkondukita en la ĝardenon Edenon forme de serpento, kaj tiuforme li eniras familiaran konversacion kun Eva, kiu estas neniel surprizita aŭdi serpenton parolanta; kaj la afero de ĉi tiu tete-a-tete estas, ke li persvadas ŝin manĝi pomon, kaj la manĝado de tiu pomon damnas la tutan homaron. + Doninte al Satano ĉi tiun triumfon super la tuta kreaĵo, oni supozus ke la ekleziaj mitologiistoj estu sufiĉe afablaj por resendi li denove al la kavo, aŭ, se ili ne farus ĉi tion, ke ili surmetus monton sur li (ĉar ili diras, ke ilia fido povas movi montojn) aŭ metus lin sub monton, kiel la antaŭaj mitologiistoj faris, por malhelpi lin akiri denove inter la virinoj, kaj fari plian petolon. Sed anstataŭ ĉi tio, ili lasas lin libera, sen eĉ devigante lin doni lian proliberigo. La sekreto estas, ke ili ne povus malhavi de li; kaj irinte al la peno fari lin, ili subaĉetis lin resti. Ili prometis al li ĈIUJN la judojn, ĈIUJN la turkojn anticipe, naŭ-dekonon de la mondo krome, kaj Mohamedon en la rabataĉeto. Post ĉi tio, kiu povas dubi la abundecon de la kristana mitologio? + Farinte insurekcion kaj batalon ĉiele, en kiu neniuj de la batalantoj povis esti mortitaj aŭ vunditaj, metinte Satanon en la kavon, ellasinte lin denove, doninte al li triumfon super la tuta kreaĵo, damninte la tutan homaron per la manĝado de pomo, tie kristanaj mitologiistoj alportas la du finojn de sia fablo kune. Ili reprezentas ĉi tiun virtan kaj amablan viron, Jesuon Kriston, esti unutempe Dio kaj homo, kaj ankaŭ la filo de Dio, ĉiele generita, intence esti oferita, ĉar ili diras, ke Eva en sia sopiro manĝis pomon. + ## Ĉapitro 5: Ekzamenado Detala de la Antaŭaj Bazoj ## Ĉapitro 6: Pri la Vera Teologio ## Ĉapitro 7: Ekzamenado de la Malnova Testamento |