diff options
-rw-r--r-- | nigrostelo.gmi | 11 |
1 files changed, 11 insertions, 0 deletions
diff --git a/nigrostelo.gmi b/nigrostelo.gmi new file mode 100644 index 0000000..8f4c1e1 --- /dev/null +++ b/nigrostelo.gmi @@ -0,0 +1,11 @@ +# LA NIGRA STELO PASAS + +# Libro Unu: Piratado Preferata + +## Prologo + Alte sur la profunda bluo de la posttagmeza ĉielo rajdis eta peceto de brilanta metalo, apenaŭ videbla en la brilego de la suno. La laboristoj sur la maŝinoj sube rigardis supren momente, tiam reen al sia laboro, kvankam sufiĉe malmulte ĝi estis sur ĉi tiuj aŭtomataj kultiviloj. Eĉ ĉi tiu negrava distraĵo interesis en la obtuza monotoneco de verdo. Ĉi tiuj senfinaj kampoj de ricinofabaj plantoj devis esti kultivita, sed pro la grandaj maŝinoj kiu faris la laboron ĝi necesis nur kelka dek-duo da viroj por kultivi tutan gubernion. + La pasaĝeroj en la giganta aviadilo alte super ili donis malgrandan penson pri tio, kio pasis sube, okupite kun siaj gazetoj aŭ libroj, aŭ engaĝite pri hazarda konversacio. Ĉi tiu monotona vojaĝo estis enuiga por la plej multo el ili. Ŝajnis malŝparo de tempo pasi ses bonajn horojn en mallonga 3,500-mejla vojaĝo. Estis nenio por fari, nenio por vidi, krom malrapide pasanta pejzaĵo dek mejlojn sube. Neniaj detaloj povis esti distingataj, kaj la neĉesa malalta pulsado de la motoroj, la zumado de la gigantaj helicoj, la obtuza muĝado de la aero preterkuranta kuniĝis por formi trankviligan lulkanton de povo. Taŭgis por plezurserĉantoj kaj feriistoj, sed komercistoj estis en hasto. + La piloto de la maŝino rigardis momente la instrumentojn, miris malklare kial li entute devas esti tie, tiam turniĝis, kaj lasante la pilotĉambron kontrole de sia asistanto, iris suben por paroli kun la ĉefinĝenieristo. + Lia ferio komencus la unuan de julio, kaj kiel estis fino de junio, li miris kio okazus se li farus kiel li estis duon-inklina fari--forlasi la vojaĝon kaj lasi ke la asistanto traprenu ŝin. Estus simple--nur kelkaj leviloj por manipuli, kelkaj kontroloj por agordi, kaj la instrumentoj alten prenus ŝin ĝis dek aŭ dek unu mejloj, svingus ŝin en la grandan okcidentenan fluon, kaj ebenigus ŝin po kvincent sesdek aŭ tiel hore al 'Frisko'. Ili tenus ŝin en la radio-trabo pli bone ol li iam povus. Eĉ la surteriĝo estus facila. La asistanto neniam surterigis grandan aviadilon, sed li sciis la rutinon, kaj la instrumentoj farus la laboron. Eĉ se li ne estus tie, dek minutojn atinginte la celon, ĝi surteriĝus automate--se krizpiloto ne altenvenus antaŭ tiam responde de aŭtomata senalo. + Li oscedis kaj vagis la halon suben. Denove li oscedis, mirante kio faras lin tiel dormema. + Li malleviĝis lame planken, kaj kuŝis tie spirante ĉiam pli kaj pli malrapide. |