summary refs log tree commit diff stats
diff options
context:
space:
mode:
-rw-r--r--racio.gmi48
1 files changed, 38 insertions, 10 deletions
diff --git a/racio.gmi b/racio.gmi
index f929b5e..afcf982 100644
--- a/racio.gmi
+++ b/racio.gmi
@@ -1,11 +1,21 @@
-# LA AĜO DE RACIO - Parto 1
+# LA EPOKO DE RACIO: ESPLORO PRI VERA KAJ PRI FABELA TEOLOGIO
+de Tomaso Paine (1794)
+
+Al miaj samcivitanoj de Usono.
+Mi metas la sekvan verkon sub via protekto. Ĝi enhavas mian opinion pri religio. Vi estos fari por mi la juston memori, ke mi ĉiam streĉe subtenis la rajton de ĉiu homo al via propra opinio, kiel ajn malsama tiu opinio estus de mia. Tiu, kiu neas al alia ĉi tiun rajton sklaviĝas sin al sia nuna opinio, ĉar li malebligas al si la rajton ŝanĝi ĝin.
+La plej timinda armilo kontraŭ eraroj de iaj specoj estas racio. Mi neniam uzis ion alian, kaj mi konfidas, ke mi neniam uzos.
+Via amema amiko kaj samcivitano,
+Thomas Paine
+
+
+# Parto Unua
 
 ## Ĉapitro 1: La Kredprofeso de la Aŭtoro
 	Estis mia intencio, dum plurjaroj pasintaj, publikigi miajn pensojn pri religio. Mi estas bone konscia de la malfaciloj akompanantaj la temon, kaj el tiu konsidero, rezervis ĝin por pli progresita periodo de la vivo. Mi intencis ke ĝi estu la finan proponon, kiu mi faros al miaj samcivitanoj de ĉiuj nacioj, kaj tio tempe kiam la pureco de la motivo kiu indukis min al ĝi ne povas esti pridubata, eĉ de tiuj, kiuj eble malaprobas la laboron.
 	La cirkunstanco kiu estas nun okazinta france, de la plena abolicio de la tuta naciordo de pastreco, kaj de ĉio rilata al devigaj sistemoj de religio, kaj devigaj artikoloj de fido, estas ne nur precipiginta mian intencon, sed plej necesigis ĉi tian verkon por ke en la ĝenerala vrako de superstiĉo, de falsaj sistemoj de registaro, kaj falsa teologio, ni ne perdas vidon de moraleco, de homeco, kaj de la teologio, kiu veras.
 	Kiel pluroj da miaj kolegoj, kaj aliaj da miaj samcivitanoj de franco, donis al mi la ekzemplon fari ilia volan kaj individuan kredprofeson, mi ankaŭ faros mian; kaj mi faras ĉi tion kun ĉiu la sincereco per kiu la hommenso komunikas kun si.
-	Mi kredas je unu Dio, kaj ne pli, kaj mi esperas feliĉeco preter ĉi tiu vivo.
-	Mi kredas la egalecon de homo, kaj mi kredas ke religiaj devoj konsistas el fari ĝustecon, ami kompaton, kaj provi feliĉigi niajn samestaĵojn.
+	Mi kredas je unu Dio, kaj ne pli, kaj mi esperas feliĉecon preter ĉi tiu vivo.
+	Mi kredas la egalecon de homo, kaj mi kredas ke religiaj devoj konsistas el fari justecon, ami kompaton, kaj provi feliĉigi niajn samestaĵojn.
 	Sed, por ke oni ne supozu, ke mi kredas multajn aliajn aferojn krom ĉi tiuj, mi deklaros, progrese de ĉi tiu verko, la aferojn, kiujn mi ne kredas, kaj miajn kialojn por ne kredi ilin.
 	Mi ne kredas je la kredo konfesita de la juda eklezio, de la roma eklezio, de la greka eklezio, de la turka eklezio, de la protestanta eklezio, nek de iu ajn eklezio pri kiu mi konas. Mia propra menso estas mia propra eklezio.
 	Ĉiuj naciaj institucioj de eklezioj, ĉu judaj, ĉu kristanaj, ĉu turkaj, ŝajnas al mi esti nenio krom homaj inventaĵoj starigitaj por timigi kaj sklavigi la homaron, kaj monopoligi potencon kaj profiton.
@@ -54,7 +64,9 @@
 	Mi scias, ke ĉi tiu kuraĝa esploro alarmos multajn, sed estus pagi tro grandan komplimenton al ilia kredemo forteni ĝin pro ilia konto. La tempoj kaj la temo postulas, ke ĝi estu farita. Disvastiĝas en ĉiuj landoj la suspekto, ke la teorio pri tio, kion oni nomas la kristana eklezio, estas fabla; kaj estos konsolo por homoj ŝanceliĝantaj sub tiu suspekto, kaj dubantaj kion kredi kaj kion malkredi, vidi la temon libere esplorita. Mi do pasas al ekzamenado de la libroj nomataj Malnova kaj Nova Testamento.
 
 ## Ĉapitro 7: Ekzamenado de la Malnova Testamento
+
 ## Ĉapitro 8: Pri la Nova Testamento
+
 ## Ĉapitro 9: El Kio Konsistas la Vera Revelacio
 	Sed iuj eble diros--ĉu ni havu neniun vorton de Dio, neniun revelacion? Mi respondas jes. Estas vorto de Dio; estas revelacio.
 	La vorto de Dio estas la kreaĵo kiun ni vidas. Kaj estas per ĉi tiu vorto, kiun neniu homa inventaĵo povas falsigi aŭ ŝanĝi, ke Dio parolas universale al homo.
@@ -68,7 +80,7 @@
 	La nura ideo, kiu homo povas afiksi al Dio estas tiu de unua kaŭzo, la kaŭzo de ĉio. Kaj kvankam estas nekompreneble malfacile por la homo koncepti, kio estas unua kaŭzo, li alvenas al ĝia kredo pro la dekoble pli granda malfacileco ne kredi ĝin. Malfacilas preter priskribo koncepti ke spaco povas havi nenian finon; sed pli malfacilas koncepti finon. Malfacilas pretee homa potenco koncepti eternan daŭradon de tio, kion ni nomas tempo; sed pli malfacilas koncepti tempon, kiam ne estos tempo.
 	Laŭ sama racio, ĉio, kion ni vidas, portas en si la enan pruvon, ke ĝi ne faris sin mem. Ĉiu homo estas pruvo al si, ke li ne faris sin; nek povis lia patro fari sin, nek lia avo, nek iu el lia raso; nek povis ajna arbo, planto, aŭ besto fari sin; kaj estas la konvinko elvenante de ĉi tiu pruvo, kiu portas nin antaŭen, kiel estis, necese al la kredo de unua kaŭzo eterne ekzista, el naturo tute malsama al ajna konata materiala ekzistado, kaj per kies potenco ĉio ekzistas; kaj ĉi tiun unuan kaŭzon homo nomas Dio.
 	Nur per ekzercado de racio povas homo malkovri Dion. Se oni forprenus tiun racion, li estus nekapabla kompreni ion ajn kaj ĉikaze estus same kongrue legi eĉ la libron nomitan Biblio al ĉevalo kiel al homo. Kiel do ĉi tiuj homoj ŝajnigas malakcepti racion?
-	Preskaŭ la nuraj partoj de la libro nomita la Biblio kiuj donas al ni ajnan ideon pri Dio estas iuj ĉapitroj de Ijob kaj la 19-a Psalmo, mi rememoras neniun alian. Tiuj partoj estas veraj deismaj verkoj ĉar ili pritraktas la Diaĵon per liaj laboroj. Ili prenas la libron de kreaĵo kiel la vorton de Dio; ili referencas neniun alian libron; kaj ĉiuj iliaj inferencoj estas tiriraj el tiu volumo.
+	Preskaŭ la nuraj partoj de la libro nomita la Biblio kiuj donas al ni ajnan ideon pri Dio estas iuj ĉapitroj de Ijob kaj la 19-a Psalmo, mi rememoras neniun alian. Tiuj partoj estas veraj diismaj verkoj ĉar ili pritraktas la Diaĵon per liaj laboroj. Ili prenas la libron de kreaĵo kiel la vorton de Dio; ili referencas neniun alian libron; kaj ĉiuj iliaj inferencoj estas tiriraj el tiu volumo.
 	Mi enmetas ĉi tie la 19-an Psalmon, parafrazitan de Addison en anglan verson. Mi ne rememoras la prozon, kaj kie mi verkas ĉi tion, mi ne havas oportunon vidi ĝin:
 ```
     The spacious firmament on high,
@@ -106,6 +118,28 @@
 	Mi memoras ne unu fragmenton el ĉiuj skribaĵoj atribuitaj al la viroj nomitaj apostoloj, kiu transdonas ajnan ideon pri kio Dio estas. Tiuj skribaĵoj estas ĉefe duskutadaj; kaj la malgajeco de la temo pri kiu ili loĝas, tiu pri viro mortiĝanta agonie sur kruco, pli taŭgas la malgaja genieco de monaĥo en ĉelo, de kiu ne maleblas, ke ili estis skribataj, ol ajnan homon spirantan la malferman aeron de la kreaĵo. La sola fragmento venanta al mi, kiu iel ajn referencas la laborojn de Dio, per nur kiuj liaj potenco kaj saĝo povas esti konataj, estas dirita esti parolita de Jesuo Kristo kiel rimedo por malkonfida zorgo. "Vidu la liliojn de la kampo, ili ne laboras, nek ili ŝpinas." Tio, tamen, estas tre malsupera al la aludoj en Ijobo kaj la 19-a Psalmo; sed ĝi similas idee, kaj la modesteco de la imageco kongruas la modestecon de la viro.
 
 ## Ĉapitro 11: Pri Kristana Teologio kaj la Vera Teologio
+	Koncerne de la kristana fidsistemo, ĝi ŝajnas al mi esti speco de ateismo; tipo de religia neo de Dio. Ĝi konfesas kredi je viro anstataŭ Dio. Ĝi estas kunmetaĵo farita ĉefe el viro-ismo kun nur iometa diismo, kaj estas tiel proksima al ateismo kiel krepusko al mallumo. Ĝi enkondukas inter homo kaj lia Farinto opakan korpon, kiun ĝi nomas elaĉetanto, kiel la luno enkondukas sian opakan mem inter la tero kaj la suno, kaj ĝi produktas tiel religian aŭ nereligian eklipso de lumo. Ĝi metis la tutan orbiton de racio en ombron.
+	La efiko de ĉi tiu obskureco estis turni ĉion supro-suben, kaj reprezenti ĝin inverse; kaj inter la revolucioj, kiujn ĝi magie produktis, ĝi faris revolucion pri teologio.
+	Tio, kio nun nomiĝas naturfilozofio, ampleksanta la tutan rondon de la scienco, kies ĉefloko okupas la astronomio, estas la studado de la faroj de Dio kaj de la potenco kaj saĝo de Dio en liaj faroj, kaj estas la vera teologio.
+	La teologio, kiu nun estas studata anstataŭe, estas la studado de homopinioj kaj homfantazioj pri Dio. Ĝi ne estas la studado de Dio laŭ liaj faroj, sed laŭ la faroj aŭ skribaĵoj de homo; kaj ne estas inter la plej malgrandaj petoloj kiujn la kristana sistemo faris al la mondo, ke ĝi abandonis la originalan kaj belan teologisistemon, kiel belan senkulpulon, al mizero kaj riproĉo, por fari lokon por la aĉulino de superstiĉo.
+	La libro de Ijobo kaj la 19-a Psalmo, kiuj eĉ la eklezio agnoskas kiel pli antikva ol la kronologiordo laŭ kiu ili staras en la Biblio, estas teologiaj paroloj kongruaj al la originala sistemo de teologio. La interna pruvo de ĉi tiuj parolaĵoj pruvas al demonstro, ke la studado kaj kontemplado pri la faroj de kreaĵo, kaj pri la potenco kaj saĝeco de Dio malkaŝitaj kaj manifestigitaj per tiuj faroj, konsistis grandan parton de la religia devoto de la tempo kiam ili estis skribataj; kaj estis ĉi tiu devota studo kaj kontemplado, kiuj kondukis al la malkovro de la principoj, sur kiuj baziĝas tio, kio estas nun nomataj Sciencoj; kaj estas al la malkovro de ĉi tiuj principoj, ke preskaŭ ĉiuj Artoj, kiuj kontribuas al la konveno de la homa vivo, ŝuldas sian ekziston. Ĉiu ĉefa arto havas ian sciencon kiel sia gepatro, kvankam la homo mekanike farante la laboron ne ĉiam, kaj tre malofte, perceptas la konekton.
+	Estas fraŭdo de la kristana sistemo nomi la sciencojn "homaj inventaĵoj"; nur la aplikado de ili estas homa. Ĉiu scienco havas kiel bazon sistemon de principoj same fiksaj kaj neŝanĝeblaj kiel tiuj, per kiuj la universo estas reguligita kaj regata. Homo ne povas fari principojn, li povas nur malkovri ilin.
+	Ekzemple, ĉiu homo rigardanta almanakon vidas konton pri kiam eklipso okazos, kaj li ankaŭ vidas, ke ĝi nepre okazas laŭ la konto tie donita. Ĉi tio montras, ke homo estas konata kun la leĝoj laŭ kiuj la ĉielkorpoj moviĝas. Sed estus io pli malbona ol senscio se ajna eklezio sur tero dirus, ke tiuj leĝoj estas hominvento.
+	Ankaŭ estus senscio, aŭ io pli malbona, diri, ke la sciencaj principoj, per kiuj homo povas kalkuli kaj antaŭkoni kiam eklipso okazos, estas hominvento. Homo ne povas inventi ion eternan kaj neŝanĝebla; kaj la sciencaj principoj kiujn li uzas por ĉi tiu celo devas esti, kaj estas, tiel eternaj kaj neŝanĝeblaj kiel la leĝoj per kiuj la ĉielkorpoj moviĝas, aŭ ili ne povus esti uzataj por konstati la tempon kiam, kaj la maniero kiel, eklipso okazos.
+	La sciencaj principoj kiuj homo uzas por akiri antaŭscion pri eklipso, aŭ pri ion ajn alian rilate al la movo de ĉielkorpoj, estas enhavitaj en tiu parto de scienco nomita trigonometrio, aŭ la ecoj de triangulo, kiu, aplikate al la studado de ĉielkorpoj, estas nomita astronomio; aplikate por direkti la kurson de ŝipo sur oceano, ĝi estad nomita navigado; aplikate al konstruado de figuroj desegnitaj per liniilo kaj kompaso, ĝi estas nomita geometrio; aplikate al konstruado de planoj de konstruaĵoj, ĝi estas nomita arkitekturo; aplikata al mezurado de ajna parto de la tero, ĝi estas nomita land-surpadado. Fine, ĝi estas la animo de scienco. Ĝi estas eterna vero: ĝi enhavas la matematika montrado pri kiu homo parolas, kaj la amplekso de ĝiaj uzoj estas ne konata.
+	Eble estas dirita, ke homo povas fari aŭ desegni triangulon, kaj tial triangulo estas homa invento.
+	Sed la triangulo, kiam desegnite, estas nenio krom la bildo de la principo: ĝi estas delineado al la okulo, kaj de tie al la menso, de principo kiu alie estus nerimarkebla. La triangulo ne faras la principon, same kiel kandelo alportita en malluman ĉambron ne faras la seĝojn kaj tablojn, kiuj antaŭe estis nevideblaj. Ĉiuj ecoj de triangulo ekzistas sendepende de la figuro, kaj ekzistis antaŭ ajna triangulo estis desegnita aŭ pripensita de homo. Homo havis nenion pli por fari en la formado de tiuj ecoj aŭ principoj ol en la farado de la leĝoj, laŭ kiuj la ĉielkorpoj moviĝas; kaj tial la unu devas havi la saman dian originon kiel la alia.
+	Sammaniere kiel, estu dirita, homo povas fari triangulon, tiel ankaŭ, estu dirita, li povas fari la mekanikan instrumenton nomatan levilo. Sed la principo, laŭ kiu la levilo funkcias, estas aparta afero de la levilo, kaj ekzistus eĉ se la levilo ne; ĝi aliĝas al la instrumento post kiam ĝi estas farita; la instrumento do ne povas funkcii alie ol ĝi faras; nek povas ĉiuj provoj de homa inventeco igi ĝin funkcii alie.
+	Ĉar do homo ne povas fari principojn, el kie li akiris la scion pri ili, por povi ilin apliki, ne nur al aferoj surteraj, sed por konstati la movon de korpoj tiel malproksimaj de li kiel ĉiuj ĉielkorpoj estas?  El kie, mi demandas, li povus akiri la scion krom el la studado de la vera teologio?
+	Estas la strukturo de la universo kiu instruis ĉi tiun scion al homo. Tiu strukturo estas ĉiam-ekista ekspozicio de ĉiu principo sur kiu ĉiu parto de matematika scienco estas starigita. La idoj de ĉi tiu scienco estas mekaniko; ĉar mekaniko estas nenio krom la principoj de scienco praktike aplikataj. La homo kiu desegnas la diversajn parton de muelejo uzas la samajn sciencajn principojn kiel se li povus konstrui universon, sed ĉar li ne povas doni al materio la nevideblan agenteco per kiu ĉiuj komponantoj de la grandega maŝino de la universo influas unu la aliajn kaj agas en mova unisono kune, sen ŝajna kontakto, kaj al kiu homo donis la nomon altiro, gravitado kaj repuŝo, li provizas la lokon de tiu agenteco per la humila imitado de dentoj. Ĉiuj partoj de la homa mikrokosmo devas vide tuŝi. Sed se li povus gajni scion de tiu agenteco por apliki ĝin praktike, ni tiam eble dirus, ke alia kanona libro de la vorto de Dio estis malkovrita.
+	Se homo povus ŝanĝi la ecojn de levilo, tiel ankaŭ li povŭs ŝanĝi la ecojn de triangulo: ĉar levilo (prenante tian levilon nomitan ŝtalo-korto, pro klarigo) formas, moviĝe, triangulon. La linio de kiu ĝi subiĝas (unu punkto de tiu linio estanta ĉe la fulcro), la linio al kiu ĝi subiĝas, kaj la akordo de la arko kiun la fino de la levilo priskribas aere estas la tri flankoj de triangulo. La alia brako de la levilo ankaŭ priskribas triangulon; kaj la kongruaj flankoj de tiuj du trianguloj kalkulitaj science, aŭ mezuritaj geometrie - kaj ankaŭ la sinusoj, tanĝantoj, kaj sekantoj generitaj de la anguloj kaj geometrie mezuritaj - havas la samajn proporciojn unu al la aliaj kiel la diversaj pezoj kiuj balancos unu la alian sur la levilon, lasante la pezo de la levilo eksterkaze.
+	Ankaŭ eblas diri, ke homo povas fari radon kaj akson; ke li povas meti radojn de malsamaj grandecoj kune kaj produkti muelejon. Ankoraŭ, la kazo revenas al la sama punkto, t.e., ke li ne faris la principon kiuj donas al la radoj tiujn potencojn. La principo estas same neŝanĝebla kiel en la antaŭaj kazoj, aŭ anstataŭe ĝi estas la sama principo kun malsama aspekto al la okulo.
+	La potenco, kiun du radoj de malsamaj grandecoj havas unu sur la alia, estas samproporcie, kiel se la duondiametro de la du radoj estus kunigitaj kaj fariĝus tia levilo, kiel mi priskribis, suspendita ĉe la parto, kie la duondiametroj kuniĝas; ĉar la du radoj, science konsideritaj, ne estas alia krom la du cirkloj generitaj de la movado de la kunmetita levilo.
+	Estas de nia studo de vera teologio ke nia tuta scio pri scienco estas derivita; kaj estas de tiu scio ke ĉiuj artoj originis.
+	La Ĉiupova preleganto, montrante la principojn de scienco en la strukturo de la universo, invitis homon al studado kaj imitado. Estas kvazaŭ li diris al la loĝantoj de ĉi tiu globo kiun ni nomas nia, "Mi faris teron sur kiu homoj loĝu, kaj mi videbligis la stelajn ĉielojn, por instrui al li pri scienco kaj la artoj. Li nun povas sinprovizi komforton, kaj lerni de mia malavareco al ĉiuj esti afabla unu al la alia.
+	Kiel utila estas, se ne por instrui al homo ion, ke lia okulo estas dotita kun la potenco rimarki, ĝis nekomprenebla distanco, multecon de mondoj turniĝantaj en la oceano de spaco? Aŭ kiel utila estas, ke ĉi tiu multeco de mondoj estas videbla al homo? Kion rilatus la homo kun la Plejadoj, kun Oriono, kun Siriuso, kun la stelo, kiun li nomas la Norda Stelo, kun la movantaj orboj, kiujn li nomis Saturno, Jupitero, Marso, Venuso kaj Merkuro, se neniuj uzoj sekvus ilian videblecon? Malpli da vidpovo sufiĉus, se la enormaĵo, kiun li nun posedas, estus donita nur por esti malŝparita, kvazaŭ, sur vasta dezerto de spaco briletanta kun spektakloj.
+	Nur kontemplante tiun, kiun li nomas la stelajn ĉielojn, kiel la libron kaj lernejon de scienco, li povas malkovri ajnan utilon en ilia videbleco al si, aŭ ajnan avantaĝon en sia ampleksa vidpovo. Sed kontemplante la temon ĉi-lume, li vidas plian motivon diri, ke nenio estis farita vane; ĉar vane estus ĉi tiu vidpovo se ĝi instruus al homo nenion.
+
 ## Ĉapitro 12: La Efikoj de Kristanismo sur Edukado; Proponataj Reformoj
 ## Ĉapitro 13: Komparo de Kristanismo kun la Religiaj Ideoj Inspirataj de la Naturo
 ## Ĉapitro 14: Sistemo de la Universo
@@ -113,9 +147,3 @@
 ## Ĉapitro 16: Aplikado de la Antaŭo al la Sistemo de la Kristanoj
 ## Ĉapitro 17: Pri la Rimedoj Uzitaj en Ĉia Tempo, kaj Preskaŭ Universale, por Trompi la Popolojn
 ## Rekapitulo
-
-# LA AĜO DE RACIO - Parto 2
-## Antaŭparolo
-## Ĉapitro 1: La Malnova Testamento
-## Ĉapitro 2: La Nova Testamento
-## Ĉapitro 3: Konkludo