summary refs log tree commit diff stats
path: root/racio.gmi
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to 'racio.gmi')
-rw-r--r--racio.gmi7
1 files changed, 7 insertions, 0 deletions
diff --git a/racio.gmi b/racio.gmi
index 2d6e1ba..34c7f1e 100644
--- a/racio.gmi
+++ b/racio.gmi
@@ -26,6 +26,13 @@
 	Estas kurioze observi kiel la teorio de tio, kion oni nomas la kristana eklezio,  elŝprucis la voston de la pagana mitologio. Rekta enkorpiĝo okazis unuaflanke, farante la reputacian fondinton ĉiele naskita. La triunuo de dioj kiu tiam sekvis estis nenio krom reduktio de la antaŭa plureco, kiu estis ĉirkaŭ dudek aŭ tridek mil. La statuo de Maria sukcedis la statuon de Diana de Efeso. La diigo de herooj ŝanĝis en la kanonigon de sanktuloj. La mitologiistoj havis diojn por ĉio; la kristana mitologiistoj havis sanktulojn por ĉio. La eklezio plenpleniĝis kun unu, kiel la panteono plenplenis kun la alia; kaj Romo estis la loko de ambaŭ. La kristana teorio estas malmulte krom la idolkulto de la antikvaj mitologiistoj, taŭgigite al la celoj de potenco kaj enspezo.
 
 ## Ĉapitro 3: Pri la Karaktero de Jesuo Kristo, kaj Lia Historio
+	Nenio ĉi tie dirita povas validi, eĉ kun la plej malproksima malrespekto, al la reala karaktero de Jesuo Kristo. Li estis virta kaj afabla viro. La moralo, kiun li predikis kaj praktikis, estis de la plej bonfara tipo; kaj kvankam similaj moralaj sistemoj estis predikataj de Konfuceo, kaj de kelkaj el la grekaj filozofoj antaŭ multaj jaroj, de la kvakeroj ekde tiam, kaj de multaj bonuloj en ĉiuj epokoj, ĝi ne estis superita de iu ajn.
+	Jesuo Kristo skribis neniun raporton pri sia naskiĝo, gepatreco, aŭ io alia. Neniu linio de tio, kion oni nomas la Nova Testamento, estas de lia skribo. La historio pri li estas tute la verko de aliaj homoj; kaj de la konto donita pri lia resurekto kaj ĉieliro, ĝi estis la necesa ekvivalento al la rakonto pri lia naskiĝo. Liaj historiistoj, alportinte lin en la mondon en supernatura maniero, estis devigitaj elpreni lin sammaniere, aŭ la unua parto de la rakonto terenfalus.
+	La mizera artifiko, per kiu ĉi tiu lasta parto estas rakontata, superas ĉion, kio iris antaŭ ĝi. La unua parto, tiu pri la mirakla koncepto, ne estis afero por publikeco; kaj tial la rakontantoj de ĉi tiu parto havis ĉi tiun avantaĝon, ke kvankam ili povus ne esti kredititaj, ili ne povus esti detektitaj. Oni ne povis atendi, ke ili pruvos ĝin, ĉar ĝi ne estis afero pruvebla, kaj maleblis, ke la persono, pri kiu oni rakontis, povus pruvi ĝin mem.
+	Sed la resurekto de mortulo el la tumbo, kaj lia ĉieliro tra la aero, estas afero tre malsame, koncerne la pruvo akceptita pri ĝi, al la nevidebla koncepto de infano en la utero. La resurekto kaj ĉieliro, supozante ke ili okazis, produktis publikan kaj videblan montradon, kiel tiu de la supreniro de balono, aŭ la suno tagmeze, almenaŭ al la tuta Jerusalemo. Afero, kiun ĉiuj devas kredi, bezonas ke la pruvo kaj evidento de ĝi estu la sama por ĉiuj, kaj universala; kaj ĉar la publika videbleco de ĉi tiu laste rakontita ago estis la sola pruvo kiu povus doni sankcion al la antaŭa parto, la tuto de ĝi terenfalas, ĉar tiu pruvo neniam estis donata. Anstataŭe, malmulto da homoj, ne pli ol ok aŭ naŭ,  estas enkondukitaj kiel prokuriloj por la tuta mondo, por diri ke ili vidis ĝin, kaj la tuta ceteran mondon oni alvokas kredi ĝin. Sed ŝajnas, ke Tomaso ne kredis la resurekton; kaj, kiel ili diras, ne kredus krom havante vidan kaj fizikan monstradon mem. Do nek mi; kaj la kialo estas same bona por mi, kaj por ĉiu alia homo, kiel por Tomaso.
+	Vanas provi paliigi aŭ maski ĉi tiun aferon. La rakonto, rilate al la supernatura parto, havas ĉiun markon de fraŭdo kaj altrudo stampita survizaĝe. Kiuj estis ĝiaj aŭtoroj, estas tiel neeble scii nun, kiel esti certa, ke la libroj, en kiuj la rakonto estas rakontita, estis skribitaj de la homoj, kies nomojn ili portas. La plej bona pluviva pruvo, kiun ni nun havas pri ĉi tiu afero, estas la judoj. Ili estas regule descenditaj el la popolo vivanta kiam ĉi tiu resurekto kaj ĉieliro onidire okazis, kaj ili diras "ĝi ne veras." Longe ŝajnis al mi stranga nekonsekvenco citi la judojn kiel veropruvon de la rakonto. Estas same kvazaŭ viro dirus, ke mi pruvos la veron de tio, kion mi ĵus diris, produktante la homojn, kiuj diras, ke ĝi estas malvera.
+	Ke tia persono, kiel Jesuo Kristo, ekzistis kaj ke li estis krucumita, kiu estis tiam la ekzekutiga reĝimo, estas historiaj rilatoj strikte ene de la eblolimoj. Li predikis la plej bonegan moralon kaj la egalecon de homo, sed li predikis ankaŭ kontraŭ la koruptoj kaj avareco de la judaj pastroj, kaj ĉi tiu alportis sur li la malamon kaj venĝon de la tuta pastrara ordo. La akuzo kiun tiuj pastroj alportis kontraŭ li estis tiu de ribelo kaj komploto kontraŭ la romia registaro, al kio la judoj estis tiam subjekto kaj tributanto; kaj ne neverŝajnas, ke la roma registaro eble havus iun sekretan ektimon pri la efikoj de lia doktrino samkiel la judaj pastroj; nek neverŝajnas, ke Jesuo Kristo havis mense la liberigon de la juda nacio de la ligado de la romaj. Inter la du, tamen, ĉi tiu virta reformanto kaj revoluciulo perdis sian vivon.
+
 ## Ĉapitro 4: Pri la Bazoj de Kristanismo
 ## Ĉapitro 5: Ekzamenado Detala de la Antaŭaj Bazoj
 ## Ĉapitro 6: Pri la Vera Teologio