diff options
Diffstat (limited to 'racio.gmi')
-rw-r--r-- | racio.gmi | 8 |
1 files changed, 8 insertions, 0 deletions
diff --git a/racio.gmi b/racio.gmi index 24924af..aba1905 100644 --- a/racio.gmi +++ b/racio.gmi @@ -56,6 +56,14 @@ ## Ĉapitro 7: Ekzamenado de la Malnova Testamento ## Ĉapitro 8: Pri la Nova Testamento ## Ĉapitro 9: El Kio Konsistas la Vera Revelacio + Sed iuj eble diros--ĉu ni havu neniun vorton de Dio, neniun revelacion? Mi respondas jes. Estas vorto de Dio; estas revelacio. + La vorto de Dio estas la kreaĵo kiun ni vidas. Kaj estas per ĉi tiu vorto, kiun neniu homa inventaĵo povas falsigi aŭ ŝanĝi, ke Dio parolas universale al homo. + Homa lingvo estas loka kaj ŝanĝebla kaj tial ne kapablas esti uzata kiel rimedo por neŝanĝebla kaj universala informado. La ideo, ke Dio sendis Jesuon Kriston por publikigi, kiel ili diras, la ĝojan novaĵon al ĉiuj nacioj, de unu fino de la tero al la alia, kongruas nur kun la malscio de tiuj, kiuj scias nenion pri la amplekso de la mondo kaj kiuj kredis, kiel tiuj mondo-savantoj kredis, kaj sekvis kredi dum pluraj jarcentoj (kaj tio kontraŭdire al la malkovroj de filozofistoj kaj la sperto de navigantoj), ke la tero estis plata kiel telero; kaj ke homo povis piediri ĝis ĝia fino. + Sed kiel Jesuo Kristo povis konatigi ion al ĉiuj nacioj? Li povis paroli nur unu lingvon, kiu estis la hebrea; kaj estas monde plurcentaj lingvoj. Apenaŭ iu du nacioj parolas samlingve, aŭ komprenas unu la alian; kaj pri tradukoj, ĉiu scianta ion pri lingvoj scias, ke maleblas traduki el unu lingvo en alian, ne nur sen perdi grandan parton de la originalo, sed ofte malĝusti la sencon; kaj krom ĉiu ĉi tio, la presarto estis tute nekonata kiam vivis Jesuo Kristo. + Ĉiam necesas, ke la rimedoj por atingi ajnan finon kongruas la atingon de tiu fino, aŭ la fino ne povas esti atingita. Estas en ĉi tio, ke la malsameco inter fina kaj senfina potenco kaj saĝo malkovras sin. Homo ofte malsukcesas plenumi sian finon, pro natura nekapablo de la potenco por la celo; kaj ofte pro la manko de saĝo apliki la potencon ĝuste. Sed ne eblas, ke senfina potenco kaj saĝo malsukcesas kiel homo malsukcesas. La rimedoj, kiujn ĝi uzas, ĉiam kongruas la finon: sed homa lingvo, pli speciale ĉar ne ekzistas universala lingvo, ne kapablas esti uzata kiel universalan rimedon por neŝanĝebla kaj uniforma informado; kaj tial ĝi ne estas la rimedo uzata de Dio por manifestiĝi universale al homo. + Estas nur en la kreado ke ĉiuj niaj ideoj kaj konceptigoj de la vorto de Dio povas kuniĝi. La kreaĵo parolas universalan lingvon, sendependan de homa parolado aŭ homaj lingvoj, multoblaj kaj diversaj kiel ili estas. Ĝi estas ĉiam ekzista originalo, kiun ĉiu homo povas legi. Ĝin oni ne povas forĝi; ĝin oni ne povas falsigi; ĝin oni ne povas perdi; ĝin oni ne povas ŝanĝi; ĝin oni ne povas subpremi. Ĝi ne dependas de homvolo ĉu ĝi estu publikigita aŭ ne; ĝi publikigas sin de unu fino de la tero al la alia. Ĝi predikas al ĉiuj nacioj kaj ĉiuj mondoj; kaj ĉi tiu vorto de Dio malkaŝas al homo ĉion, kion homo devas scii pri Dio. + Ĉu ni volas kontempli lian potencon? Ĝin ni vidas en la amplekso de la kreaĵo. Ĉu ni volas kontempli lian saĝon? Ĝin ni vidas en la neŝanĝebla ordo per kiu la nekomprenebla tuto estas regata. Ĉu ni volas kontempli lian munificon? Ĝin ni vidas en la abundo per kiu li plenigas la tero. Ĉu ni volas kontempli lian kompaton? Ĝin ni vidas en tio, ke li ne retenas tiun abundon eĉ de la nedankemaj. Fine, ĉu ni volas scii kio estas Dio? Ne serĉu la libron nomata la skribaĵon, kiun ajna homa mano povus fari, sed la skribaĵon nomata la kreaĵon. + ## Ĉapitro 10: Pri Dio kaj la Lumoj Ĵetitaj sur Lia Ekzisto kaj Atributoj de la Biblio ## Ĉapitro 11: Pri Kristana Teologio kaj la Vera Teologio ## Ĉapitro 12: La Efikoj de Kristanismo sur Edukado; Proponataj Reformoj |