summary refs log tree commit diff stats
path: root/racio.gmi
diff options
context:
space:
mode:
Diffstat (limited to 'racio.gmi')
-rw-r--r--racio.gmi40
1 files changed, 40 insertions, 0 deletions
diff --git a/racio.gmi b/racio.gmi
index aba1905..f929b5e 100644
--- a/racio.gmi
+++ b/racio.gmi
@@ -65,6 +65,46 @@
 	Ĉu ni volas kontempli lian potencon? Ĝin ni vidas en la amplekso de la kreaĵo. Ĉu ni volas kontempli lian saĝon? Ĝin ni vidas en la neŝanĝebla ordo per kiu la nekomprenebla tuto estas regata. Ĉu ni volas kontempli lian munificon? Ĝin ni vidas en la abundo per kiu li plenigas la tero. Ĉu ni volas kontempli lian kompaton? Ĝin ni vidas en tio, ke li ne retenas tiun abundon eĉ de la nedankemaj. Fine, ĉu ni volas scii kio estas Dio? Ne serĉu la libron nomata la skribaĵon, kiun ajna homa mano povus fari, sed la skribaĵon nomata la kreaĵon.
 
 ## Ĉapitro 10: Pri Dio kaj la Lumoj Ĵetitaj sur Lia Ekzisto kaj Atributoj de la Biblio
+	La nura ideo, kiu homo povas afiksi al Dio estas tiu de unua kaŭzo, la kaŭzo de ĉio. Kaj kvankam estas nekompreneble malfacile por la homo koncepti, kio estas unua kaŭzo, li alvenas al ĝia kredo pro la dekoble pli granda malfacileco ne kredi ĝin. Malfacilas preter priskribo koncepti ke spaco povas havi nenian finon; sed pli malfacilas koncepti finon. Malfacilas pretee homa potenco koncepti eternan daŭradon de tio, kion ni nomas tempo; sed pli malfacilas koncepti tempon, kiam ne estos tempo.
+	Laŭ sama racio, ĉio, kion ni vidas, portas en si la enan pruvon, ke ĝi ne faris sin mem. Ĉiu homo estas pruvo al si, ke li ne faris sin; nek povis lia patro fari sin, nek lia avo, nek iu el lia raso; nek povis ajna arbo, planto, aŭ besto fari sin; kaj estas la konvinko elvenante de ĉi tiu pruvo, kiu portas nin antaŭen, kiel estis, necese al la kredo de unua kaŭzo eterne ekzista, el naturo tute malsama al ajna konata materiala ekzistado, kaj per kies potenco ĉio ekzistas; kaj ĉi tiun unuan kaŭzon homo nomas Dio.
+	Nur per ekzercado de racio povas homo malkovri Dion. Se oni forprenus tiun racion, li estus nekapabla kompreni ion ajn kaj ĉikaze estus same kongrue legi eĉ la libron nomitan Biblio al ĉevalo kiel al homo. Kiel do ĉi tiuj homoj ŝajnigas malakcepti racion?
+	Preskaŭ la nuraj partoj de la libro nomita la Biblio kiuj donas al ni ajnan ideon pri Dio estas iuj ĉapitroj de Ijob kaj la 19-a Psalmo, mi rememoras neniun alian. Tiuj partoj estas veraj deismaj verkoj ĉar ili pritraktas la Diaĵon per liaj laboroj. Ili prenas la libron de kreaĵo kiel la vorton de Dio; ili referencas neniun alian libron; kaj ĉiuj iliaj inferencoj estas tiriraj el tiu volumo.
+	Mi enmetas ĉi tie la 19-an Psalmon, parafrazitan de Addison en anglan verson. Mi ne rememoras la prozon, kaj kie mi verkas ĉi tion, mi ne havas oportunon vidi ĝin:
+```
+    The spacious firmament on high,
+    With all the blue etherial sky,
+    And spangled heavens, a shining frame,
+    Their great original proclaim.
+    The unwearied sun, from day to day,
+    Does his Creator’s power display,
+    And publishes to every land
+    The work of an Almighty hand.
+    Soon as the evening shades prevail,
+    The moon takes up the wondrous tale,
+    And nightly to the list’ning earth
+    Repeats the story of her birth;
+    Whilst all the stars that round her burn,
+    And all the planets, in their turn,
+    Confirm the tidings as they roll,
+    And spread the truth from pole to pole.
+    What though in solemn silence all
+    Move round this dark terrestrial ball
+    What though no real voice, nor sound,
+    Amidst their radiant orbs be found,
+    In reason’s ear they all rejoice,
+    And utter forth a glorious voice,
+    Forever singing as they shine,
+    THE HAND THAT MADE US IS DIVINE.
+```
+	Kion alian homo volas scii, krom ke la mano aŭ potenco, kiu faris lin, estas dia, estas ĉiopova? Li kredu tion kun la forto, kiun oni ne povas nei, se li lasus sian racion agi, kaj lia regado de morala vivo certe sekvus.
+	La aludoj en Ijob ĉiuj havas la saman tendencon kun ĉi tiu Psalmo; tiu de dedukti aŭ pruvi veron, kiu alie estus nekonata, el veroj jam konataj.
+	Mi memoras nesufiĉon de fragmentoj en Ijobo por enmeti ilin ĝuste, sed estas unu venanta al mi,  kiu valudas por la temo pri kiu mi parolas. "Ĉu povas vi per serĉado eltrovi Dion; ĉu povas vi eltrovi la Cionpovan ĝis perfekto?"
+	Mi ne scias kiel la presilo presis ĉi tiun fragmenton ĉar mi tenas nenian Biblion; sed ĝi enhavas du specifajn demandojn, kiuj havas specifajn respondojn.
+	Unue, ĉu povas vi per serĉado trovi Dion? Jes. Ĉar, unualoke, mi scias ke mi ne faris min, kaj ankoraŭ mu havas ekziston; kaj serĉante la naturon de aliaj aferoj, mi trovas, ke neniu alia afero povis fari sin; kaj ankoraŭ milionoj da aliaj aferoj ekzistas; do mi scias, per pozitiva konkludo venanta el ĉi tiu serĉo, ke estas potenco pli granda ol ĉiuj tiuj aferoj, kaj tiu potenco estas Dio.
+	Due, ĉu povas vi trovi la Ĉionpovan ĝis perfekto? Ne. Ne nur ĉar la potenco kaj la saĝo kiujn li manifestigis per la strukturo de kreaĵo, kiun mi vidas, estas al mi nekomprenebla; sed ĉar eĉ ĉi tiu manifestigo, tiel granda kiel ĝi estas, verŝajne estas nur malgranda montro de tiu amplekso de potenco kaj saĝo,per kiuj milionoj da aliaj mondoj, al mi nevidebla pro siaj distancoj, estis kreitaj kaj daŭre ekzistas.
+	Evidentas, ke ambaŭ tiuj demandoj estis metitaj al la racio de la persono al kiu ili estis supozeble demanditaj; kaj nur agnoskante la unuan demandon respondenda jese, la dua povus sekvi. Ne estus necese, kaj eĉ absurde, fari duan demandon pli malfacilan ol la unuan, se la unua demando estus nee respondita. La du demandoj havas malsamajn objektojn; la unua referencas la ekziston de Dio, la dua liajn atributojn. Racio povas malkovri la unu sed falas senfine mallonge malkovri la tuton de la alia.
+	Mi memoras ne unu fragmenton el ĉiuj skribaĵoj atribuitaj al la viroj nomitaj apostoloj, kiu transdonas ajnan ideon pri kio Dio estas. Tiuj skribaĵoj estas ĉefe duskutadaj; kaj la malgajeco de la temo pri kiu ili loĝas, tiu pri viro mortiĝanta agonie sur kruco, pli taŭgas la malgaja genieco de monaĥo en ĉelo, de kiu ne maleblas, ke ili estis skribataj, ol ajnan homon spirantan la malferman aeron de la kreaĵo. La sola fragmento venanta al mi, kiu iel ajn referencas la laborojn de Dio, per nur kiuj liaj potenco kaj saĝo povas esti konataj, estas dirita esti parolita de Jesuo Kristo kiel rimedo por malkonfida zorgo. "Vidu la liliojn de la kampo, ili ne laboras, nek ili ŝpinas." Tio, tamen, estas tre malsupera al la aludoj en Ijobo kaj la 19-a Psalmo; sed ĝi similas idee, kaj la modesteco de la imageco kongruas la modestecon de la viro.
+
 ## Ĉapitro 11: Pri Kristana Teologio kaj la Vera Teologio
 ## Ĉapitro 12: La Efikoj de Kristanismo sur Edukado; Proponataj Reformoj
 ## Ĉapitro 13: Komparo de Kristanismo kun la Religiaj Ideoj Inspirataj de la Naturo