summary refs log tree commit diff stats
path: root/nigrostelo.gmi
blob: 5e00f78dcdb687ec4acc0f241dfb9b9525cace21 (plain) (blame)
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
# LA NIGRA STELO PASAS

# Libro Unu: Piratado Preferata

## Prologo
	Alte sur la profunda bluo de la posttagmeza ĉielo rajdis eta peceto de brilanta metalo, apenaŭ videbla en la brilego de la suno. La laboristoj sur la maŝinoj sube rigardis supren momente, tiam reen al sia laboro, kvankam sufiĉe malmulte ĝi estis sur ĉi tiuj aŭtomataj kultiviloj. Eĉ ĉi tiu negrava distraĵo interesis en la obtuza monotoneco de verdo. Ĉi tiuj senfinaj kampoj de ricinofabaj plantoj devis esti kultivita, sed pro la grandaj maŝinoj kiu faris la laboron ĝi necesis nur kelka dek-duo da viroj por kultivi tutan gubernion.
	La pasaĝeroj en la giganta aviadilo alte super ili donis malgrandan penson pri tio, kio pasis sube, okupite kun siaj gazetoj aŭ libroj, aŭ engaĝite pri hazarda konversacio. Ĉi tiu monotona vojaĝo estis enuiga por la plej multo el ili. Ŝajnis malŝparo de tempo pasi ses bonajn horojn en mallonga 3,500-mejla vojaĝo. Estis nenio por fari, nenio por vidi, krom malrapide pasanta pejzaĵo dek mejlojn sube. Neniaj detaloj povis esti distingataj, kaj la neĉesa malalta pulsado de la motoroj, la zumado de la gigantaj helicoj, la obtuza muĝado de la aero preterkuranta kuniĝis por formi trankviligan lulkanton de povo. Taŭgis por plezurserĉantoj kaj feriistoj, sed komercistoj estis en hasto.
	La piloto de la maŝino rigardis momente la instrumentojn, miris malklare kial li entute devas esti tie, tiam turniĝis, kaj lasante la pilotĉambron kontrole de sia asistanto, iris suben por paroli kun la ĉefinĝenieristo.
	Lia ferio komencus la unuan de julio, kaj kiel estis fino de junio, li miris kio okazus se li farus kiel li estis duon-inklina fari--forlasi la vojaĝon kaj lasi ke la asistanto traprenu ŝin. Estus simple--nur kelkaj leviloj por manipuli, kelkaj kontroloj por agordi, kaj la instrumentoj alten prenus ŝin ĝis dek aŭ dek unu mejloj, svingus ŝin en la grandan okcidentenan fluon, kaj ebenigus ŝin po kvincent sesdek aŭ tiel hore al 'Frisko'. Ili tenus ŝin en la radio-trabo pli bone ol li iam povus. Eĉ la surteriĝo estus facila. La asistanto neniam surterigis grandan aviadilon, sed li sciis la rutinon, kaj la instrumentoj farus la laboron.  Eĉ se li ne estus tie, dek minutojn atinginte la celon, ĝi surteriĝus automate--se krizpiloto ne altenvenus antaŭ tiam responde de aŭtomata senalo.
	Li oscedis kaj vagis la halon suben. Denove li oscedis, mirante kio faras lin tiel dormema.
	Li malleviĝis lame planken, kaj kuŝis tie spirante ĉiam pli kaj pli malrapide.

	La oficialuloj de la San Franciska finstacio de la kompanio Transkontinetaj Aervojoj estis maltrankvilaj. La granda Transkontinenta Ekspreso venis al la kampo, sekvinte la raditrabon, kaj nun ĝi cirklis la kampon kun ĝiaj instrumentojn agorditaj por la aŭtomata senalo por krizpiloto. Ili estis maltrankvilaj kaj bonkiale, ĉar ĉi tiu flugo portis pli ol 900,000 dolarvaloro de negocieblaj sekuraĵoj. Sed kio povis ataki unu el tiuj gigantaj ŝipoj? Bezonus malgrandan armeon por superveni la skipon de sepdek kaj la tri mil pasaĝerojn.
	La granda ŝipo surteriĝis milde nun, enflugite de la krizpiloto. La malgranda kampo-aŭto rapidis al la aviadilo. Jam la lifto estis surloke apud ĝi, kaj venante sub la gigantan flugilon, la oficialuloj en la aŭto povis vidi la eta figuro de la krizpiloto mansignanta al ili. Rapide la portebla lifto portis ilin supren al la kvara etaĝo de la ŝipo.
	Kia vidaĵo renkontis iliajn okulojn kiam ili eniris la ĉefĉambron. Unuavide ŝajnis, ke ĉiuj pasaĝeroj kuŝas dormantaj sur siaj seĝoj. Pli detale ekzamenite evidentiĝis, ke ili ne spiras! La orelo povis detekti nenian korbaton. La ŝipanoj kuŝis ĉe siaj postenoj, tiel inertaj kiel la pasaĝeroj! La asistopiloto estis planke sternita apud la instrumentpanelo, ŝajne li estis rigardanta la rekordon de la flugo. Estis neniu konscia--aŭ ŝajne vivanta--surŝipe.
	"Mortintoj! Pli ol tri mil homoj!" La voĉo de la kampestro estis raŭka, nekredema. "Estas neeble--kiel ili povus fari ĝin? Gaso, eble, entirita de la ventolilaj pumpiloj kaj cirkulis tra la ŝipo. Sed mi ne povas koncepti iun homon vola mortigi tri mil homojn por nura miliono. Ĉu vi radie vokis doktoron, Piloto?"
	"Jes, sinjoro. Li estas survoje. Jen lia aŭtomobilo nun."
	“Kompreneble, ili malfermis la monŝrankon--sed ni kontrolu ĉiuokaze. Mi povas sole pensi ke iu frenezulo faris tion--neniu sanmensulo volus preni tiom vivojn por tiom malmulte." Lace la viroj subeniris la ŝtuparon al la poŝtĉambro en la tenejo.
	La pordo estis ferma, sed la seruro de la pordo mankis, la magnezio-berilia alojo forbrulita. Ili malfermis la pordon kaj eniris. La ĉambro ŝajnis perfektorde. La gardisto kuŝis senmove en la ŝtala gardejo unuflanke; la dika, kuglorezista vitro faris liajn eksterliniojn iomete obtuza, kaj la koloro de lia vizaĝo estis verda--sed ili sciis, ke tie ankaŭ devis esti tiu sama paleco kiu ili vidis sur la aliaj vizaĝoj. La delikataj instrumentoj enportis la grandan ŝipon perfekte, sed ĝi estis ŝarĝita kun ŝarĝo de mortintoj!
	Ili eniris la ĉambron kaj procedis al la sekurujo, sed ĝi estis malferma kiel ili atendis. La ses-cola volframo-iridia muro estis trafandita. Ec ĉi tiu nekredebla fakto jam ne surprizis ilin. Ili nur rigardis la metalon, ankoraŭ tro varma por tuŝi, kaj vidis ĉirkaŭ la ĉambro. La obligacioj estis prenita. Sed nun  ili rimarkis ke super la skribotablo de la poŝtoficisto estis fiksita malgranda koverton. Sur ĝi estis presita:
	Al la Oficialuloj de la San Franciska Flughaveno
	Ene estis mallonga mesaĝo, presita en la samaj akraj, nigraj literoj:
	Sinjoroj:
	Ĉi tiu aviadilo devus surteriĝi sekure. Se ne, estus via kulpo, ne mia, ĉar la instrumentoj kiujn ĝi portas permesus ĝi. La pasaĝeroj ne estas mortaj! Ili estis metataj en tempstato de suspendita animado. Iu doktoro povas facile revivi ilin per injektado po sep kc de decinormala kalia jodura solvaĵo 100-funte de pezo. Ne uzu pli altajn koncentriĝojn. Pli malaltaj koncentriĝoj agos pli malrapide.
	Vi trovos ke ajna tendenco al lepro aŭ kancero estas detruita. Ĝi mortigos iun ekzistantan kanceron kaj sanigos ĝin pli-malpli semajnon. Mi ne eksperimentis kun lepro preter la scio ke ĝi estas sanigita tre rapide.
	Ĉi tio estas ekstera laboro. Ne ĝenu la pasaĝerojn kun demandoj.
	La gaso uzita ne povas esti haltata de iu ajn materialo pri kiu mi konas. Vi povas provi ĝin per iu ajn masko--sed ne uzu la C-32L. Ĝi reagos kun la gaso por mortigi. Mi konsilas, ke vi provu ĝin kun besto por mem konvinki.
	Mi lasis akciojn en mia nova kompanio anstataŭ la obligaciojn, kiujn mi prenis.
	Piratado Incorporated estas enkorpigita sub miaj propraj leĝoj.
	La Pirato
	Surtable sub la noto estis malgranda pakaĵo kiu enhavis plurajn akciajn atestilojn. Ili sumis $900,000 vizaĝvaloron de "Piratado Preferita," la preferitaj akcioj de korporacio "Piratado, Inc."
	"Piratado! Piratado en la aero!" La kampestro devigis nenaturan ridon. "En 2126 ni havas piratojn atakantaj niajn aeroliniojn. Piratado Preferita! Mi pensas, ke mi mem preferus la obligaciojn. Sed dank' al Dio li ne mortigis ĉiujn tiujn homojn. Doktoro, vi ŝajnas maltrankvila! Feliĉiĝu! Se verus tion, kion ĉi tiu pirato diras, ni povus revivigi ilin kaj ili pliboniĝus pro la sperto!"
	La doktoro kapbalancis. "Mi estis ekzamenanta viajn pasaĝerojn. Mi timas, ke neniam povos revivigi ĉi tiujn homojn denove, sinjoro. Mi ne povas detekti ajnan korbaton eĉ per la amplifilo. Normala korbato sonas kiel katarakto per ĉi tiu instrumento. Mi ne povas vidi nenion malĝustan kun la sango; ĝi ne koaguliĝis kiel mi atendis, nek estas ia prononcita hidrolizo ankoraŭ. Sed mi timas, ke mi devos skribi la mortatestilojn por ĉiuj ĉi tiuj viroj kaj virinoj. Unu el la homoj sur tiu ŝipo estis venanta por vidi min. Tio estas kiel mi hazardis esti surkampe. La kompatinda virino suferis senkuracan kanceron."
	"Ĉi-kazo, Doktoro, mi esperas kaj kredas ke vi eraras. Legu ĉi tiun noton."