summary refs log tree commit diff stats
diff options
context:
space:
mode:
authorTaegon Bel'orion <ambelujo@tilde.institute>2024-01-30 00:54:58 +0000
committerTaegon Bel'orion <ambelujo@tilde.institute>2024-01-30 00:54:58 +0000
commitb493afda5e0d4f4970aeeca34773830419d05add (patch)
treeec7458cc130b5ee4bc592f1867d4146da7d7b4ad
parent0820464336e1f1eb62c9cc015aeedb7b794a8e8d (diff)
downloadtradukoj-b493afda5e0d4f4970aeeca34773830419d05add.tar.gz
racio: Aldoni ĉapitron 15 HEAD master
-rw-r--r--racio.gmi13
1 files changed, 13 insertions, 0 deletions
diff --git a/racio.gmi b/racio.gmi
index 6d35fb1..68f984a 100644
--- a/racio.gmi
+++ b/racio.gmi
@@ -321,6 +321,19 @@ Peninte tiel transdoni, en familiara kaj facila maniero, ian ideon pri la strukt
 
 
 ## Ĉapitro 15: Avantaĝoj de la Ekzistado de Multaj Mondoj en Ĉiu Sunsistemo
+
+Estas ideo de kiu mi neniam perdis vidon, ke ĉiu nia scio pri scienco estas derivita el la revolucioj (aperigitaj al nia okulo kaj de tie al nia kompreno), kiujn faras tiuj diversaj planedoj aŭ mondoj, el kiuj nia sistemo estas kunmetita, en sia cirkvito ĉirkaǔ las Suno.
+
+Se la kvanto da materio kiun ĉi tiuj mondoj enhavas estus miksita en ununuran globon, la konsekvenco al ni estus, ke aŭ ne estus nenia revolucia movado, aŭ ĝi ne sufiĉus por doni al ni la ideojn kaj la scion de scienco, kiun ni nun havas; kaj estas el la sciencoj ke ĉiuj la mekanikaj artoj kiuj kontribuas tiom al nia tera feliĉeco kaj komforto estas derivita.
+
+Ĉar, do, la Kreinto kreis nenion vane, tiel oni ankaŭ devas kredi, ke li ordigis la stukturon de la universo laŭ la plej avantaĝa maniero por utilo de la homo; kaj kiel ni vidas, kaj de sperto sentas, la utiloj, kiuj ni derivas de la strukturo de la universo, formita kiel ĝi estas, kiuj utiloj ni ne havus la oportunon ĝui, se la stukturo, rilate al nia sistemo, estus ununura globo, ni povas malkovri almenaŭ unu kialon por pluraleco da mondoj esti kreita, kaj tiu kialo alvokas la devotan dankemon de homo, samkiel lian admiron.
+
+Sed, ne estas al ni, la loĝantoj de ĉi tiu globo, sole, ke la utiloj venantaj de pluraleco de mondoj estas limigita. La loĝantoj de ĉiu mondo el kiu nia sistemo estas farita, ĝuas la samajn oportunojn de scio kiel ni. Ili vidas la revolvajn moviĝoj de nia Tero, kiel ni vidas ilian. Ĉiu planedo revolvas en la vido unu de al alia; kaj, tial, la sama universa lernejo de scienco presentiĝas al ĉiuj.
+
+Nek la scio haltiĝas ĉi tie. La monda sistemo apud ni montras, en sia revolucioj, la samajn principojn kaj scienca lernejo al la loĝantoj de ilia sistemo, kiel nia sistemo al ni, kaj sammaniere tra la vasteco de spaco.
+
+Niaj ideoj, ne nur pri la ĉiopoveco de la Kreinto, sed pri lia saĝeco kaj lia bonfaro, pligrandiĝis proporcie dun ni kontemplas la amplekson kaj strukturon de la universo. La ununura ideo de ununura mondo, rulanta aŭ ripozanta sur la vasta oceano de spaco, donas lokon al la feliĉan ideon de societo de mondoj, tiel feliĉe elpensita por administri, eĉ per ilia moviĝo, instruo al homo. Ni vidas nian propran Teron plenita kun abundo; sed ni forgesas konsideri kiom da tiu abundo estas pro la scienca scio, kiu la vasta maŝinaro de la universo malfaldigis.
+
 ## Ĉapitro 16: Aplikado de la Antaŭo al la Sistemo de la Kristanoj
 ## Ĉapitro 17: Pri la Rimedoj Uzitaj en Ĉia Tempo, kaj Preskaŭ Universale, por Trompi la Popolojn
 ## Rekapitulo